Bastarda filo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Johano de Aŭstrio, bastarda filo de Karlo la 1-a.

Bastarda filoeksterleĝa filo estas la filo naskita ekster la geedzeco aŭ de nekonata patro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la historio ekzistis multnombraj registroj kiuj montras ke bastardaj estis konsiderataj malsupraj al la laŭleĝaj aŭ engeedzaj gefiloj kaj ofte ili estis traktataj per granda rigoro.

Jam en la Biblio oni aludas al tiaj okazoj. En Genezo oni vidas ke Sara diris al Abrahamo, parolante pri Ismael: "ne estu la bastardo aŭ sklavidino heredanto kun mia filo Isaak." En Readmono oni legas: "ankaŭ la bastardo ne povos eniri en la asembleon de la Senjoro ĝis la deka generacio."

En la Antikva Grekio, Periklo, disĉiplo de Anaksagoro kaj fama kapitano kaj filozofo kiu enkondukis al la florado plej granda de la lando, havigis al la atenanoj dekreton ege kruela kontraŭ bastardoj. Ĉirkaŭ kvin mil estis kondamnitaj kaj venditaj kiel sklavoj en publika cremonio. Pro la leĝoj de Solono la gepatroj malhavis patran aŭtoritaton pri bastardoj. La momenta plezuro, laŭ tiu antikva leĝofaranto, estu la nura premio.

Inter romianoj la situacio de bastardoj estis pli malfavora. Meze de enorma popolo ili troviĝis en absoluta soleco, sen parencoj, sen rilatoj, sen socio kaj sen familio. La dekdu-tabulaj leĝoj ne akceptis por bastardoj la rajton de sukcedo. Tiuj de Justiniano malhavigis al ili eĉ manĝajoj kaj iel nur alveno de kristanismo etkvante moderis tiun rigoron. La imperiestro Anastazio permesis al laŭleĝaj gepatroj legitimi bastardojn per simpla adopto. Justino kaj Justiniano abolis tiun legitimeblon, por ne rajtigi tiel la la eksterleĝan kunulecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]