Bastei Lübbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastei Lübbe
Bastei Lübbe

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejoakcia kompanio • libroeldonejo vd
Dum 1953 - nekonata/nuntempe
Jura formo Aktiengesellschaft
Fondita 1949 en Kolonjo
Sidejo de 1953 ĝis 2009 en Bergisch Gladbach proksime de Kolonjo, ekde tiam denove en Kolonjo
Lando Germanio
Estr(ar)o Stefan Lübbe
ISIN-kodo DE000A1X3YY0
Partoprenanta Q26934746 vd
TTT retejo de la eldoneja grupo Lübbe
vdr

La eldonejo Bastei Lübbe - germane Bastei Lübbe Verlag - estas germanlingva libroeldonejo, kiu specialiĝis pri poŝlibroj. Ĝi baziĝas je la eldonejo Bastei ("bastiono")fondita en Kolonjo en 1949 - la eldoneja nomo aludas al la proksimeco de tiu malnova eldonejo al la restaĵoj de la mezepoka bastiono de la urbo. En 1953 la eldonisto Gustav Lübbe el la urbo Bergisch Gladbach proksime de Kolonjo transprenis la eldonejon, ĝi iĝis parto de entute sep eldonejoj en firmaa grupo de familio Lübbe kaj ekhavis sian nunan nomon. Ĝis la jaro 1963 publikiĝis aparte favorprezaj kaj literature senpretendaj romanetoj, ekde tiam ofertiĝis la tuta gamo de poŝlibroj. Ekde 1995 la filo Stefan Lübbe gvidas la firmaon, kiu en 2010 translokiĝis malmultajn kilometrojn de Bergisch Gladbach al la urboparto Mülheim de Kolonjo. Nun en la eldonejo aperas inter 350 kaj 400 novaj librotitoloj po jaro.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

pliaj impresoj de la stando...
en la frankfurta librofoiro 2012