Bastei Lübbe
Bastei Lübbe | ||
---|---|---|
Bastei Lübbe | ||
eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012 | ||
eldonejo • akcia kompanio • libroeldonejo vd | ||
Dum | 1953 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Aktiengesellschaft | |
Fondita | 1949 en Kolonjo | |
Sidejo | de 1953 ĝis 2009 en Bergisch Gladbach proksime de Kolonjo, ekde tiam denove en Kolonjo | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Stefan Lübbe | |
ISIN-kodo | DE000A1X3YY0 | |
Partoprenanta | Q26934746 vd | |
TTT | retejo de la eldoneja grupo Lübbe | |
La eldonejo Bastei Lübbe - germane Bastei Lübbe Verlag - estas germanlingva libroeldonejo, kiu specialiĝis pri poŝlibroj. Ĝi baziĝas je la eldonejo Bastei ("bastiono")fondita en Kolonjo en 1949 - la eldoneja nomo aludas al la proksimeco de tiu malnova eldonejo al la restaĵoj de la mezepoka bastiono de la urbo. En 1953 la eldonisto Gustav Lübbe el la urbo Bergisch Gladbach proksime de Kolonjo transprenis la eldonejon, ĝi iĝis parto de entute sep eldonejoj en firmaa grupo de familio Lübbe kaj ekhavis sian nunan nomon. Ĝis la jaro 1963 publikiĝis aparte favorprezaj kaj literature senpretendaj romanetoj, ekde tiam ofertiĝis la tuta gamo de poŝlibroj. Ekde 1995 la filo Stefan Lübbe gvidas la firmaon, kiu en 2010 translokiĝis malmultajn kilometrojn de Bergisch Gladbach al la urboparto Mülheim de Kolonjo. Nun en la eldonejo aperas inter 350 kaj 400 novaj librotitoloj po jaro.
Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.