Batalo de Marengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo ĉe Marengo)
Mapo de la Batalo de Marengo

La batalo de Marengo okazis ĉe Alessandria, en Piemonto, nordokcidente de Italio la 14-a de junio de 1800, dum la francaj revoluciaj militoj. Ĝi finis per venko de francoj kaj okazigis la retiriĝon de la trupoj de Aŭstrio el plej parto de la teritorio itala.

La franca armeo estrita de Napoleono Bonaparte (ĵus nomumita Unua Konsulo post la puĉo de la 18a de Brumero) estis atakita de la aŭstroj estre de la generalo Michael von Melas. La francoj estis surprizitaj. Tamen la irado de la batalo ŝanĝis komplete kiam revenis (reage al urĝa alvoko fare de Napoleono) francaj trupoj estre de la generalo Louis Charles Antoine Desaix de Veygoux. Kontraŭatako estre de Desaix, post mallonga bombardado fare de la artilerio, tuŝis la dekstran falnkon de la aŭstroj kaj ŝarĝo fare de kavalerio estre de François Etienne de Kellermann kompletigis la francan venkon. La aŭstroj retiriĝis al Alessandria, post perdi la duonon de sia armeo. La francaj perdoj estis multe malpli, sed la generalo Desaix, kiu estis veninta helpe de Napoleono, kaj sen kies interveno la batalo ili estus perdinta, pereis en la batalo.

Venonttage, la generalo Melas eknegocadis kio rezultis al la fakto ke la aŭstroj forlasis la nordon de Italio, kaj heltigis siajn militoperacojn en Italio. La sinteno de Bonaparte kiel Unua Konsulo plifortiĝis danke al la rezulto kaj de la batalo kaj de la kampanjo kiu antaŭis. Aŭstrio tamen restis milite kontraŭ Francio ĝis kiam ties fortoj en la nordo de la Alpoj estis venkitaj en la Batalo de Hohenlinden, la 3an de decembro de 1800, fare de franca armeo estre de la generalo Jean Victor Marie Moreau.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La batalo de Marengo en la nuntempa kulturo: