Batalo de Ajn Ĝalut
Aspekto
| Batalo de Ajn Ĝalut | |||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Konflikto: Mongolaj invadoj al Palestino | |||||||
| batalo | |||||||
| |||||||
| Flankoj | |||||||
| Egipta mamlukoj | Ilĥanato | ||||||
| Komandantoj | |||||||
| Bajbarso | Kitbuqa | ||||||
| Forto | |||||||
| 10.000-20.000 | 10.000 -25.000 | ||||||
La Batalo de Ajn Ĝalut (arabe عين جالوت) okazis la 3-an de septembro 1260 kaj en ĝi konfrontiĝis la egiptaj mamlukoj kontraŭ la mongoloj establitaj en Palestino, ĉe la Valo de Jizre'el en Galileo, norde de la nuna Israelo.
Ĉi tiu batalo estas konsiderata kiel tre grava laŭ multaj historiistoj, ĉar estis la unua fojo kiam la mongoloj estis venkitaj. Hulagu Ĥano, reganto de la Ilĥanato, neniam povis venĝi tiun malvenkon, kaj en postaj ekspedicioj, nur povis venki la mamlukoj unu fojon. Tiel haltiĝis la mongola avanco al Mezoriento kaj forfalis la mito pri la nevenkebleco de la mongoloj.
