Batalo de Cúcuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Cúcuta [KUkuta] estis milita agado inter Simón Bolívar kaj la hispanaj trupoj, kie venkis la Libertador kaj oni akiris la sendependigon de la urbo kolombia Cúcuta kaj oni iniciatis la nomitan Campaña Admirable, per kiu oni liberigis la okcidenton de Venezuelo.

La batalo ekis je la 6a matene de la 28a de februaro de 1813 kaj finis tagmeze. La luktantoj estis 400 homoj estritaj de Simón Bolívar kaj 800 je ordonoj de la hispana generalo Ramón Correa.

Post tio la kolonelo Simón Bolívar iniciatas grandan atakon kontraŭ la hispanaj trupoj de la orienta bordo de la Rivero Magdalena, kaj, rapide atingis rimarkindajn venkojn kiuj kondukis lin al realigo de la liberigo de la valoj de Cúcuta kiuj estis en povo de la monarkistoj estritaj de la kolonelo Ramón Correa.