Campaña Admirable

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Campaña Admirable (mirinda kampanjo) estis milita agado kadre de la Milito de Sendependigo de Venezuelo. Ĝi estis estrita de Simón Bolívar kaj akiris la provizoran liberigon de la okcidento de Venezuelo, integrita tiam, de la teritorioj de la nunaj provincoj Merido, Barinas, Trujillo kaj Karakaso. Tiuj sukcesoj kune kun tiuj akiritaj oriente de Santiago Mariño ekigus formigon de la Dua Respubliko de Venezuelo. Ĝi okazis ekde la 8-a de januaro al la 4-a de aŭgusto de 1813.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]