Santiago Mariño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Santiago Mariño
Martin Tovar y Tovar 34.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1785 (1785-07-25)
en El Valle del Espíritu Santo
Morto 4-an de septembro 1854 (1854-09-04) (69-jara)
en La Victoria
Tombo Panteono Nacia de Venezuelo
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Venezuelo
Profesio
Profesio politikisto
Information icon.svg
vdr
Santiago Mariño.

Santiago Mariño Carige [maRInjo kaRIĥe] (El Valle del Espíritu Santo, Nova Sparto, 25-a de julio de 1788 - La Victoria, Aragua, 4-a de septembro de 1854) estis unu el gravuloj de la Sendependigo de Venezuelo. Li estis partiano de la separo de Venezuelo disde la Granda Kolombio.

Jam juna ankoraŭ 22jaraĝa ekpartoprenis en revolucia agado kaj elmigris post la perdo de la Unua Respubliko al la manoj de la hispanaj monarkistoj; li iris unue al Trinidado kaj poste al la insuleto Ĉakaĉakare, kie estis la bieno de lia fratino Concepción Mariño.[1]. En 1813 li kontribuis al la liberigo de la oriento de Venezuelo dum ses monatoj precize ĉe Barcelono kaj Kumanao. En februaro de 1814, helpis al Bolívar, kiu militis en la centro kaj okcidento de la lando. En La Victoria, post esti venkita en Bocachica fare de la monarkista estro José Tomás Boves, kunvenis Mariño kaj Bolívar la 5-a de aprilo, por diskuti la planojn de la armeoj de oriento kaj okcidento respektive; laŭ tio, Mariño eliris kun 2.300 homoj[2] al San Carlos kontraŭ la oficiro José Cevallos, kiu estris 4.000 homojn,[3][4] kaj li estis venkita de la monarkista estro. La venonta agado estis la unua batalo de Karabobo (28-a de majo) en kiu Bolívar venkis super la marŝalo Juan Manuel Cajigal. El Karabobo, Mariño direktis sin al La Puerta kie kun Bolívar frontis al José Tomás Boves kaj ili estis venkitaj.[1]

Post la falo de la dua respubliko ekziliĝis kun Bolívar al Kartaĥeno, Jamajko kaj Haitio. Partoprenis en la unua ekspedicio de Los Cayos kaj jam en Venezuelo estis nomumita vicestro ĉe la Libertador. Inspiris la Kongreson de Kariako kun José Cortés de Madariaga, en kiu oni revigligis la federalismon en Venezuelo, kontraŭ la idearo de Bolívar. Kiel deputito, Mariño reprezentis la provincon Kumanaon en la dua Kongreso de Venezuelo, kunside en Angostura la 15an de februaro de 1819, el kiu li ricevis permeson por reveni al la armeo. Samjare venkis kontruax la kolonelo Eugenio Arana en la batalo de Cantaura; kaj dum Bolívar militis en Nova Granado, li partoprenis en la movado kiu elpostenigis Francisco Antonio Zea el la vicprezidenteco de la Respubliko. Lialoke estis nomumita ĉefgeneralo Juan Bautista Arismendi, kaj Mariño ĉefkomandanto de la orienta armeo. Kiam Bolívar alvenis al Angostura, Mariño ricevis altajn militpostenojn kaj tiele luktis en la batalo de Karabobo (24a de junio). En 1824 kaj 1826 li ricevis altajn postenojn ĝis la movado de La Cosiata, en kiu li estis unu el la ĉefaj estroj kun José Antonio Páez.[5][6] Tiu movado ekis en Valencio la 30an de aprilo 1826, kaj enpovigis la generalon Páez, kontraŭ la konstitucio, Nova Granado kaj la regado de Santander. Kiel alta posteno li elstaris defende la separon de Venezuelo kaj estis ties reprezentanto antaŭ la novgranadanoj (postaj kolombianoj) estritaj de la marŝalo Sucre en la kunsido de Cúcuta de 1830. Venkita de la doktoro José María Vargas en la prezidenta balotado de 1834, li estris la "Revolucion de la Reformoj" la 8-a de julio de 1835 kiu celis starigi la militan juron, la religion de ŝtato, la omaĝon al la Libertador Simón Bolívar kaj la rekonstruon de la Granda Kolombio. La 9a de julio de 1835 la Prezidento Vargas kaj la Vicprezidento Navarte eliris ekzile al la Virgulininsuloj.

La Generalo Santiago Mariño estis agnoskita kiel Jefe Supremo, ĝis proklamo de nova konstitucio, sed la revoluciuloj, por pluteni la povon, proklamis ankaŭ José Antonio Páez kiel Jefe Superior, kaj same faris la ekzilita prezidento José María Vargas. Páez decidis apogis la konstitucian registaron. Reale li defendis la povon kiun estus perdinta per la venko de la revolucio reformista, estrita de lia plej forta milita kaj politika opozicianto, sed tiu finfine estis venkita de la propra generalo Páez. Mariño estis elpovifita kaj ekzilita al Antiloj. La doktoro Vargas estis reenpostenigita la 20an de aŭgusto de 1835 kaj pluis kiel Prezidento de la Respubliko ĝis aprilo de 1836, kiam rezignis.[7]

Mariño revenis en 1848 kaj la Prezidento de la Respubliko José Tadeo Monagas, mendis al li la estradon de la armeo por fronti la leviĝo de la generalo Páez, post la okazoj de la 24a de januaro de 1848, kiu rezultis en la atako al la Kongreso fare de Monagas. Post jaroj, en 1853, fli estis enprizonigita pro sia partopreno en la nomita "Revolucio de Majo", kiu eksplodis la nokton de la 24a al la 25a de majo tiujare, sed li estis liberigita tuj poste. La lastajn jarojn de sia vivo pasis li en La Victoria, retirita el publika aŭ politika agado. Liaj restoj ripozas en la tombejo Panteón Nacional ekde la 29a de januaro de 1877.

Kelkaj konsideras ke parto de la famo kaj historia prestiĝo de Simón Bolívar estas ŝuldo al la laboro de Mariño, kiu okazigis diversajn venkojn de la sendependigo de Venezuelo. La propra Bolívar rekonis ofte la gravon de Mariño por Venezuelo.[8] Same kiel multaj revoluciuloj de la historio de Venezuelo, li estis ligita al la framasonismo, nome membro de tiu ordeno en grado 33.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.venezuelatuya.com/biografias/marino.htm Santiago Mariño venezuelatuya.com Alirita la 18an de aprilo de 2007
  2. Nicolás González Chaves. Estudio cronológico de la guerra de la independencia de la antigua Colombia. A. Lahure, 1879, pp. 307
  3. José Gil Fortoul. Historia constitucional de Venezuela: La colonia. La independencia. La gran Colombia. Sales, 1964, pp. 350
  4. Jules Humbert. Historia de Colombia y de Venezuela, desde sus orígenes hasta nuestros días. Academia Nacional de la Historia, 1985, pp. 160
  5. Anonimo Santiago Mariño Konsultita la 18an de aprilo de 2007.
  6. Salazar Franco, José El general Santiago Mariño en décimas populares Konsultita la 18an de aprilo de 2007.
  7. Efemérides Venezolanas Santiago Mariño Konsultita la 18an de aprilo de 2007.
  8. Reales, Carlos Alberto Santiago Mariño Konsultita la 18an de aprilo de 2007