Batalo de Narva (1700)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La batalo de Narva, 1700.

La Batalo de Narva (en rusa: Битва при Нарве, Bitva pri Narve; en sveda: Slaget vid Narva) en la 30a de Novembro [malnovstile 19a de Novembro] 1700 (20a de Novembro laŭ la sveda transira kalendaro) estis frua batalo en la Granda Nordia Milito. Sveda helparmeo estrita de Karolo la 12-a de Svedio venkis super forto de Rusio kiu estis en sieĝo de Narva (en nuna Estonio) kaj estis tri al kvar fojojn pli granda. Antaŭe, Karolo la 12-a estis deviginta la enton Danio–Norvegio subskribi la Traktaton de Travendal. En la batalo la sveda armeo perdis ĉirkaŭ 1 900 homojn (enkalkulante mortintajn kaj vunditajn), dum la rusoj perdis inter 6 000 kaj 8 000.

La okazaĵo de Narva ne estis sekvita de pluaj avancoj de la sveda armeo en Rusion; anstataŭe, Karolo la 12-a turnis sin suden por forigi Aŭguston la Fortan el Livonio kaj el Pollando-Litovio. La Caro Petro la Granda de Rusio tamen konkeris la lokon de Narva per dua batalo en 1704.