Batalo de Pterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Pterio estis konfrontiĝo armita inter du gravaj imperioj de la Antikvo, la naskiĝanta Persa Imperio kaj Lidio en sia apogeo, datita je la jaro 547 aŭ 546 a.K.

En la unuaj momentoj de la ekspansiiĝo de la Persa imperio, Kiro la Granda konfrontis la reĝon de Lidio, Krezo, posteulo de potenca dinastio, la mermnadoj, kiu sukcesis submetigi okcidentan Anatolion. Antaŭ la apogeo de la persoj, la lidianoj interkonsentis kun la medoj establigi la landlimon inter ambaŭ potencoj ĉe la rivero Halis (la nuna Kızılırmak). Per la asimiliĝo de la medoj fare de la persoj, Krezo aspiris etendigi sian regaĵon orienten, kie li devus lukti neeviteble kontraŭ la persa potenco. Antaŭ la konfronto, Krezo sendis mesaĝiston al la Orakolejo de Delfo, kiu respondis ke se li transirus la riveron kun armeo, li detruus imperion.

Instigita de la profetaĵo, li iris kun sia armeo ekde la ĉefurbo Sardeso ĝis la oriento, transirante Halison kaj prenante la urbon Pteria, sklavigante ĝiajn civitanojn. Kiro arigis siajn trupojn kaj post sensukcesa provo por ke liaj aliancitoj de Krezo iĝu transfuĝintoj, li ofertis batalon al la lidianoj en Pteria. Laŭ Herodoto, la lidiaj fortoj estis pli malgrandaj al siaj rivaloj, kaj post sufero de multaj forperdoj ambaŭflanke, Krezi decidis retroiri al Sardeso. Tiu ĉi taktika malvenko de Krezo implikis ke la antaŭvidaĵo de la orakolejo efektive plenumiĝis: transirinte la riveron Halis, Krezo faligis imperion, sian propran.

Poste okazis la batalo de Timbrea, kiu iĝis venko decidiga de Kiro super la lidia regno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]