Batalo de la Alamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de la Alamo
Konflikto: Teksasa Revolucio
batalosieĝo
Daŭro: 23-a de februaro6-a de marto, 1836
Loko: San Antonio, Teksaso
Rezulto: Meksikia venko
Flankoj
Meksiko Respubliko Teksaso
Komandantoj
Antonio López de Santa Anna William Travis (†)
Jim Bowie (†)
Forto
2 400 soldatoj 182 — 260 soldatoj
Perdoj
400 — 600 mortoj kaj vunditoj 180 — 258 mortoj
vdr

La Batalo de la Alamo okazis dum la Teksasa Revolucio inter Meksiko kaj teksasaj revoluciuloj por-usonaj, en februaro kaj marto 1836. La meksika armeo sieĝis la misiejon "El Álamo", defendatan de ĉ. 200 revoluciuloj, kaj konkeris ĝin je la 6-a de marto (kvar tagojn post la efektivigo de la teksasa deklaro de sendependeco).

La misiejo staris en la loko de la urbo San Antonio; en Usono oni kutime tradukas de ĝia nomo (el álamo = la poplo) nur la artikolon "el" kaj nomas ĝin the Alamo. La defendantoj, kiuj ĉiuj mortis dum la por ili senespera batalo, estas en Usono konsiderataj kvazaŭ naciaj herooj. La meksika generalo (kaj prezidento) Santa Ana estas malamata en Usono, ne nur kiel milita kontraŭulo, sed precipe pro masakrado de militkaptitoj.

plano de la batalejo

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

(Grandparte tradukita el la anglalingva vikipedio, tial eble ne neŭtrala.)

En decembro 1835, post la sieĝo de Bexar, la meksika generalo Martin Perfecto de Cos devis transdoni al la teksasa generalo Edward BURLESON sian garnizonon de 1.000 soldatoj kaj la posedaĵojn de la meksika registaro en la urbo San Antonio, inkluzive de bataliloj kaj municio, kaj inkluzive de la misiejo "Alamo". La meksika generalo Antonio López de Santa Anna konsciis pri la strategia graveco de San Antonio kaj decidis lanĉi atakon cele al rekonkero de la urbo. Li kolektis brigadon de 6.500 en San Luis Potosí kaj ekmarŝis al Teksaso.

Teksasaj trupoj fortikigis la misiejon La Alamo kontraŭ atako. Ili estis volontuloj de la Provizora Registaro de Teksaso, ĵurintaj fidelon por protekti tiun registaron kaj obei ordonojn de ties oficialuloj.

La batalo[redakti | redakti fonton]

Komence de 1836 generalo Antonio López de Santa Anna transirigis sian taĉmenton trans riveron Rio Grande, malgraŭ severa vetero kun neĝoŝtormoj, por subpremi la teksasan ribelon. San Antonio de Bexar estis unu el liaj interaj celoj; lia fina celo estis kapti la teksasan registaron kaj restarigi la regadon de la centra meksika registaro pri la ribela teritorio, kiel en la antaŭa jaro en Zacatecas.

Misiejo La Alamo protektis la vojon al nord-oriento en Teksason. Kvankam ĝi ne estis planita por milita uzado, la milico kaj regula armeo de Teksaso fortikigis la lokonm kaj muntis 18 kanonojn, inter ili 18-pundan (ok-kilograman). Estis la plej granda kanonaro okcidente de Misisipo. Ne eblis al la meksikaj trupoj preterpasi la postenon, sed konkeri la Alamon.

Ties defendantoj venis de multaj lokoj krom Teksaso. Grupo nomata New Orleans Greys venis de urbo New Orleans por infanterie batali por la revolucio. Ĝiaj du kompanioj jam antaŭ partoprenis en la sieĝo de Bexar. La plej multaj anoj de Greys tiam foriris de San Antonio, sed ĉirkaŭ 25 restis por batali kaj morti ĉe la Alamo. La meksikanoj konkeris ilian kompanian flagon, kiu nun troviĝas en la Nacia Historia Muzeo en Meksikurbo.

Alia grupo da volontuloj venis de Tenesio, sub gvido de eksa deputito David CROCKET. Tiu Tenesiaj Rajdantaj Volontuloj (Tennessee Mounted Volunteers) alvenis ĉe la Alamo la 8-an de februaro.

La meksika armeo alvenis la 23-an de februaro; ĝi konsistis mikse el infanterio, kavalerio kaj rezerva infanterio. Ili estis ekipitaj per britaj muskedoj de tipo Brown Bess kaj bone trejnitaj, kvankam la meksika armeo ne speciale favoris individuan celpafan kapablon. La unuaj trupoj havis plurajn ses-pundajn (2,7 kg) kanonojn. Kelkaj el la meksikaj oficiroj estis eŭropaj veteranoj,kaj generala Santa Ana estis veterano de la meksika sendependeca milito. La sieĝo far la meksikanoj procedis sciencece kaj profesiece.

Kaj la eŭropaj oficiroj kaj la ekster-teksasaj revoluciuloj devas esti konsiderataj kiel solduloj, kiu batalis ne pri la propraj interesoj, sed pro mono.

La nombro de la meksikaj trupanoj atakantaj la postenon estis laŭ raportoj inter 4.000 kaj 5.000, sed nur ĉirkaŭ 1.400 soldatoj estis uzataj en la sieĝo kaj la fina sturmo. 6.500 soldatoj ekmarŝis de San Luis de Potosí, sed malsanoj kaj disertoj malpliigis la trupon. Post 13-taga sieĝo la meksika armeo atakis la postenon en kvar kolonoj. Ĝi ekiris la 6-an de marto je la 5:00 horo kaj konkeris la Alamon je la 6:30 en persona batalo.

Vickolonelo William Barret TRAVIS, komandanto de la regulaj trupoj de la teksasa armeo, povis sendi rajd-mesaĝistojn antaŭ la batalo, ĝis la 25-a de februaro, informi la Provizoran Registaron de Teksaso pri sia situacio kaj petante helpon. Sed la teksasa armeo ne estis sufiĉe forta por batali sian vojon tra la meksika armeo kaj liebrigi la postenon. Kolonelo FANNIN, komandinto de la teksasaj trupoj ĉe Goliad, devis rezigni sian liberigan marŝadon, ĉar li ne povis kunporti sian artilerion.

Meze dum la sieĝo 32 viroj de urbo Gonzales sukcesis trairi la meksikajn liniojn kaj atingi la defendantojn.

Antaŭ la batalo Santa Ana ordonis hisi ruĝan flagon por indiki al la defendantoj, ke pardono ne estos donita. Pluraj defendantoj, kiuj ne mortigis la batalo, estis ekzekutitaj post kaptado. Inter la defendantoj estis James BOWIE (estro de la milico), David CROCKET kaj William Barret TRAVIS. Du dekduoj da virinoj kaj infanoj kaj du sklavoj estis liberigitaj.

La mesaĝoj de Travis donas tipan ekzemplon de la "teksasa spirito". Li skribis: "La malamiko postulis kapitulacon. Mi respondis la postulon per unu sola kanonpafo. Mi neniam kapitulacos." Por multaj tiuj vortoj estas la esenco de teksasaneco.

Kiam pli poste en la milito, en la batalo de San Jacinto, la armeo de Sam Houston venkis la trupojn de Santa Ana, ĝi utis la batalkrion "Memoru pri la Alamo! Memoru pri Goliad!".

La Tejanos[redakti | redakti fonton]

Homoj en Usono tiutempe konsideris la sieĝon de la Alamo kiel batalon de usonaj setlantoj kontraŭ meksikaj loĝantoj, sed multaj el la meksik-devenaj teksasanoj (nomitaj hispanlingve Tejanos [teĤAnos]) simpatiis kun la ribelo. Ili deziris por Meksiko malstriktan centran regadon kun agnosko de subŝtataj rajtoj, laŭ la meksika konstitucio de 1824. Tia meksika ribela batalanto ĉe la Alamo estis kapitano (poste kolonelo) Juan N. SEGUÍN, forsendita kiel rajd-mesaĝisto antaŭ la fina sturmo. Li poste batalie ĉe San Jacinto kaj iĝis urbestro de San Antonio. Oni laŭ li nomis la urbon Seguín.

Homperdoj[redakti | redakti fonton]

Raporto pri la nombro de la mortintaj kaj vunditaj meksikanoj varias inter ĉ. 250 en la oficiala meksika bilanco kaj 1.400 ĝis 1.500 en postaj teksasaj bilancoj. Spertuloj pri militado tiutempa opinias, ke estis mortigitaj ĉ. 200 meksikanoj kaj vunditaj 400.

La kadavroj de 183 teksasanoj kaj tejanos estis trovitaj ĉe la Alamo post la batalo, kvankam la oficiala raporto de Santa Ana deklaris 600. Historiistoj kredas tiun pretendon falsa. Ĉiuj kadavroj escepte de unu estis bruligitaj de la meksikanoj; la escepto estis Gregorio ESPARZA, kiu estis enterigita, ĉar lia frato, Francisco ESPARZA, estis batalinta sub generalo Cos en la sieĝo de Bexar.

Anekdoto[redakti | redakti fonton]

Anekdoto diras, ke kolonelo Travis per sia spado desegnis linion en la sablo kaj petis ĉiujn, kiuj pretis resti kaj supozeble morti, transiri la linion. Laŭ tiu historio ĉiuj escepte de unu transiris. La sola persono sufiĉe malkuraĝa (aŭ inteligenta) por foriri estis Louis ROSE, nomata "Moses", franca soldato batalinta sub Napoleono la 1-a antaŭ iri al Teksaso. Eskapinte la meksikajn trupojn Rose kredeble rifuĝis ĉe la familio de William P. ZUBER kaj tie rakontis la historion. Multajn jarojn poste Zuber aŭ lia filo publikigis ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]