Battenheim
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Battenheim | ||
---|---|---|
![]() | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Alzaco | |
Departemento | Haut-Rhin | |
Arondismento | Mulhouse | |
Kantono | Illzach | |
Komunumaro | aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco | |
Urbestro | Maurice Guth (2014-2020) | |
Insee-kodo | 68022 | |
Poŝtkodo | 68390 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 1 317 (2009) | |
Loĝdenso | 78 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 47° 49′ N, 7° 23′ O (mapo)47.8205567.3825Koordinatoj: 47° 49′ N, 7° 23′ O (mapo) | |
Alteco | 223 ĝis 231 m | |
Areo | 16,88 km2 | |
Situo | ||
| ||
Battenheim estas franca komunumo situanta en la norda ĉirkaŭurbo de Mulhouse, en la departemento Haut-Rhin, en la regiono Alzaco.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Battenheim situas je 5 km sude de la urbo Ensisheim kaj je 10 km nord-oriente de la urbo Mulhouse. La vilaĝo situas je ĉirkaŭ 15 km okcidente de la landlimo kun Germanio.
La komunumo de Battenheim konsistas el pluraj distingeblaj zonoj :
- la centro de la vilaĝo kaj ties malnovaj konstruaĵoj, preĝejo, komercoj,
- loĝ-kvartaloj kun nuntempaj domoj,
- agrikulturaj zonoj kun plejparte intensivaj kultivadoj,
- parto de la ŝtatbiena arbaro Hardt.
Historio[redakti | redakti fonton]
- La Romianoj tie instaliĝis : restas vestiĝoj de kampo en la loko nomata Schnapphahnenlager.
- La vilaĝo, menciita ekde 817 kun la nomo Batenheim, apartenis al sinjorbieno de Landser.
- Battenheim spertis viglan demografian eksplodon ekde la instaliĝo de la uzino Peugeot de Sausheim en la 60-aj jaroj.
Administracio[redakti | redakti fonton]
- Mandato 2001 ĝis 2008: S-ro Michel Marchal
- Mandato 2008 ĝis 2014: Georges Ottenwaelder
- Mandato 2014 ĝis 2020: Maurice Guth
Demografio[redakti | redakti fonton]
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 |
---|---|---|---|---|---|---|
620 | 757 | 813 | 1003 | 1174 | 1322 | ĉirkaŭ 1281 |
Nombro konata ekde 1962: Loĝantaro sen duobla kalkulo |
Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
Religiaj heredaĵoj[redakti | redakti fonton]
- La preĝejo Sankta Imier posedas navon de la 18a jarcento. La sonoril-turo kaj la ĉorejo estas gotik-tipaj kaj la altaro baroka. En tiu preĝejo troviĝas granda orgeno de la jaro 1720. Ĝi estis restaŭrita en 1989.
- Kalvario datumanta de 1776 troviĝas sur la loko.
Civila heredaĵo[redakti | redakti fonton]
Pratike[redakti | redakti fonton]
Transportoj[redakti | redakti fonton]
- Aŭtobuso Soléa regule trafikas (proksimume ĉiu-hore) inter la vilaĝo kaj la tram-stacio de Mulhouse. La veturado daŭras malpli ol 20 minutojn. La ĉefa stacidomo de Mulhouse estas tiel facile atingebla.
- Battenheim situas ne malproksime de aŭtoŝosea interkruciĝo inter la aŭtoŝoseoj A 35 kaj A 36, kiuj kunligas respektive Strasburgon al Bazelo kaj Mulhouse al Liono kaj Parizo, ktp.
- La flughaveno de Bâle-Mulhouse, 'EuroAirport, estas atingebla proksimume en duonhoro per autoŝoseo.
Komercoj[redakti | redakti fonton]
Battenheim posedas mult-servan komercon (nutraĵ-vendejo, Poŝtejeto, gazet-vendejo), dimanĉe malfermitan pan-vendejon. Krome, almenaŭ du grandaj komercaj centroj situas je malpli ol 6 km.
Asocia vivo[redakti | redakti fonton]
- Ekzistas multaj asocioj en Battenheim : futbal-, tenis-, tablotenis-, petanko-kluboj, asocio dediĉita al la Historio, alia al karnavalo, ktp.
- Ĉiu-jare la Fourmilière (formikejo), la inter-asocia grupiĝo de la vilaĝo organizas oktobran feston nomata "festo de la Formiko" (alude al la insekto, simbolanta la loĝantaron de Battenheim) kun koncertoj kaj aparte vespermanĝo kun dancmuziko.
- Aliaj eventoj estas proponitaj dum la jaro, alzaca teatraĵo komence de la jaro, karnavalo, vilaĝa festo en majo, foiro pri renovigeblaj energioj kaj agrikultura materialo (ekde 2006), kaj krome Kristanasko-merkato.