Baula
Aspekto
Baula | |||
---|---|---|---|
Baula
| |||
monto | |||
Alteco | 917 m | ||
Situo | Islando | ||
Geografia situo | 64° 51′ N, 21° 26′ U (mapo)64.849166666667-21.438055555556Koordinatoj: 64° 51′ N, 21° 26′ U (mapo) | ||
| |||
Unua grimpo | Halldór Bjarnason (1851) | ||
Baula estas monto en Islando. Ĝi estas konusforma kaj tre elstara en sia ĉirkaŭaĵo en la valo Norðurárdalur en la okcidenta parto de Islando. Ĝi estas helkolora pro la ĉefa mineralo, liparito. En 19-a jarcento oni kredis ke temis pri memstara mineralo al kiu doniĝis la nomo baŭlito.
La monto estis grimpita la unuan fojon en 1851 sed estas intertempe ofta objekto de grimpuloj.