Bauru
Bauru | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | São Paulo ![]() | ||
Regiono | Bauru | ||
Fondita en | 1-a de aŭgusto de 1896 | ||
Retpaĝaro | www.bauru.sp.gov.br [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 356,680 (2 006) | ||
Loĝdenso | 529,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 22°18′54″S 49°03′39″U / 22.315°S, 49.06083°U (mapo)Koordinatoj: 22°18′54″S 49°03′39″U / 22.315°S, 49.06083°U (mapo) | ||
Alto | 526 m (INDI) | ||
Areo | 673,488 km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bauru estas urbo kaj municipo de subŝtato San-Paŭlio, Brazilo. En 2005 ĝi havis 350.492 loĝantojn en 673,488 km² (loĝdenso 520,4 loĝ./km²).
En la urbo situas unu el la kampusoj de la Universitato de San-Paŭlio kaj same ankaŭ kampuso de la Universitato de San-Paŭlo.
Servoj[redakti | redakti fonton]
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Esperanto en Bauru[redakti | redakti fonton]
Tuj post la fondiĝo de Esperanta Klubo Zamenhof en São Miguel Paulista la 25-an de januaro 1949, ekestis korespondado inter ĉi tiu klubo kaj la aktivaj esperantistoj Leônidas Silva, Luiz Augusto Bartholomeu kaj Helena Moré, de la urbo Bauru.
Du esperantaj asocioj aperis en municipo, Grupo Esperantista de Bauru kaj Brazila Junul-Organizo, tiuj por pli bone disvastigi la lingvon decidis unuiĝi. Post la kunfandiĝo la nova societo alprenis la antaŭan nomon Grupo Esperantista de Bauru. Estis elektita la jena estraro:
Prezidanto: Luís Augusto Bartholomeu; Vicprezidanto: Ivone C. Barbosa; Ĝenerala Sekretario: Delorgenes Pauli; 1-a Sekretario: Leônidas Silva; 2-a Sekretario: Helena Moré; 1-a Kasisto: Geraldo Ramos; 2-a Kasisto: A. J. F. Padilha; Bibliotekisto: Maria Teresa Silva; Propaganda Direktoro: Nadir N. Serra. Kontrola Konsilantaro: Anélio Mostério, João R. Pascale kaj Nilson F. Costa.
En 1977 okazis en Bauru la unua San-Paŭlia Esperanto-Renkontiĝo.