Beaumont-en-Cambrésis
Beaumont-en-Cambrésis | |
---|---|
Preĝejo Sankta Laŭrenco
| |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | ![]() |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Le Cateau-Cambrésis |
INSEE kodo | 59059 [+] |
Poŝtkodo | 59540 |
Kodo laŭ INSEE | 59059 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Fabrice Baccout 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 461 (2 006) |
Loĝdenso | 139 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°07′25″N 3°27′19″O / 50.12361°N, 3.45528°OKoordinatoj: 50°07′25″N 3°27′19″O / 50.12361°N, 3.45528°O |
Alto | 95 m - 138 m |
Areo | 3,31 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
![]() | |
Beaumont-en-Cambrésis estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 461 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Beaumont-en-Cambrésis situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Beaumont-en-Cambrésis etendiĝas sur 3,31 km².
Historio[redakti | redakti fonton]
La kastelon de Beaumont malnovtempe posedis la familio Escaibes.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Fabrice Baccout, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La loka preĝejo, dediĉita al Sankta Laŭrenco, havas sonorilturon, kiu datiĝas de la 15-a jarcento. Cetere videblas malnova gastejo konstruita en 1827.
Administrado[redakti | redakti fonton]
Beaumont-en-Cambrésis apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.