Bedřich Smetana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bedřich Smetana
Smetana en 1878
Smetana en 1878
Bazaj informoj
Naskiĝo 2-an de marto 1824 (1824-03-02)
en Litomyšl, Reĝlando Bohemio,  Aŭstra imperio
Morto 12-an de majo 1884 (1884-05-12) (60-jaraĝa)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Edz(in)o Bettina Smetanová • Kateřina Otylie Kolářová
Ĝenroj klasika muzikooperosimfonia poemo
vdr

Bedřich SMETANA [ˈbɛdr̝ɪx ˈsmɛtana], esperantigite Bedrĵiĥ Smetana, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.

Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.

El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj: ,

  • Braniboři v Čechách (1862–1863, premiero 1866) La branderburgianoj en Bohemio
  • Prodaná nevěsta (1864–1866, premiero 1866) La vendita fianĉino
  • Dalibor (1866–1867, premiero 1868) Daliboro
  • Libuše (1869–1872, premiero 1881) Libuŝo
  • Dvě vdovy (1873–1874, premiero 1874) La du vidvinoj
  • Hubička (1875–1876, premiero 1876) La kiso
  • Tajemství (1877–1878, premiero 1878) La sekreto
  • Čertova stěna (1880, premiero 1882) La muro de la diablo
  • Viola (1872–1884) (nefinita).

En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.

Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.

La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).

La vivon de Bedřich Smetana priskribas filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.

Sondosieroj

greke "Proč bychom se netěšili" "Kial kune ni ne ĝoju"- enkonduka korusa kanto el la opero "Vendita fianĉino" greke "Ach jaký žal" ario de Mařenka el la opero "Vendita fianĉino" greke „Vltava" el la ciklo de simfoniaj poemoj „Má vlast" ("Mia patrujo") greke „Z českých luhů a hájů" "El ĉeĥaj kampoj kaj boskoj" – el la ciklo de simfoniaj poemoj „Má vlast" ("Mia patrujo") greke Scherzo el "Triumfa simfonio"

Eksteraj ligiloj

greke Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la família nomo de la komponisto greke Smetana Bedřich