Being John Malkovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Being John Malkovich
filmo
Originala titolo Being John Malkovich
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2 sep. 1999, 4 maj. 2000, 1999
Ĝenro komedia dramo, fantasta filmo, komedia filmo, filma dramo, surrealist cinema
Kameraado Lance Acord
Reĝisoro(j) Spike Jonze
Produktisto(j) Steve Golin • Vincent Landay • Sandy Stern • Michael Stipe
Scenaro Charlie Kaufman
Filmita en Long Beach • Nov-Ĵerzejo
Loko de rakonto Nov-ĴerzejoNov-Jorko
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj John Cusack • Cameron Diaz • Catherine Keener • Orson Bean • Mary Kay Place • John Malkovich • Brad Pitt • Charlie Sheen • David Fincher • Dustin Hoffman • Gary Sinise • Michelle Pfeiffer • Ned Bellamy • Octavia Spencer • Sean Penn • Spike Jonze • Winona Ryder • W. Earl Brown • Gerald Emerick • Gregory Sporleder • James Murray • Willie Garson • K. K. Dodds • Byrne Piven
Produktinta firmao Propaganda Films 
Gramercy Pictures
Honorigoj Grand prix du Festival de Deauville • National Board of Review: Top Ten Films • BAFTA Award for Best Original Screenplay
IMDb
vdr

Being John Malkovich (Esti John Malkovich) estas usona superrealisma fantazia komedia drama filmo de 1999 reĝisorita de Spike Jonze kaj verkita de Charlie Kaufman, ambaŭ farante siajn filmajn debutojn. En la filmo stelulas John Cusack, Cameron Diaz, kaj Catherine Keener, kun John Malkovich ludante satiran version de si mem. Cusack ludas merionetisto kiu trovas portalon kiu kondukas al la menso de Malkovich. Publikigita de USA Films, la filmo ricevis ampleksajn laŭdojn, aparte por la verkado kaj reĝisorado, kaaj enspezis 23 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ 13 milionoj da buĝeto. La filmon oni nomumis por tri kategorioj de la Oskar-premioj: nome Plej Bona Reĝisoro, Plej Bona Originala Scenaro, kaj Plej Bona Duaranga Aktorino por Keener.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La vivo de Craig Schwartz (John Cusack) estas en krizo; li estas marionetisto kun granda talento kiu laboras surstrate, sed li havas la impreson ke lia vivo ne havas sencon. Novjorko ege ŝanĝiĝis kaj la preterpasantoj ne multe atentas lin. Li estas dum dek jaroj edzo de Lotte (Cameron Diaz), kiu laboras en vendejo de hejmbestoja kaj estas obseda kun sia laboro. Li sukcesa trafi truon en la 7'5-a etaĝo de konstruaĵo Mertin-Flemmer de Manhatano, kie estas pordeto tra kiu oni alvenas al la penso de John Malkovich.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • John Cusack kiel Craig Schwartz
  • Cameron Diaz kiel Lotte Schwartz
  • Catherine Keener kiel Maxine Lund
  • John Malkovich kiel li mem kaj John Horatio Malkovich
  • Orson Bean kiel Dr. Lester
  • Mary Kay Place kiel Floris
  • Charlie Sheen kiel li mem
  • W. Earl Brown kiel Unua J.M. Inc. Customer
  • Carlos Jacott kiel Larry la Agento
  • Byrne Piven kiel Captain James Mertin
  • Octavia L. Spencer kiel virino en lifto

Krom la kameo de Malkovich, estas ankaŭ aliaj de Brad Pitt, Winona Ryder, Andy Dick kaj la membroj de Hanson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Being John Malkovich en la angla Vikipedio.