Beiyanerpeton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Beiyanerpeton estas formortinta genro de salamandroidaj amfibioj konataj el fosilioj de fina Ĵurasio de okcidento de la provinco Ljaŭningo, Ĉinio. Ĝi enhavas unusolan specion, nome B. jianpingensis.[1]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Beiyanerpeton estas konata el la holotipa specimeno PKUP V0601, nome preskaŭ kompleta kaj artiklita skeleto eksponita en ventra vido. Ankaŭ kelkaj sennombraj specimenoj, PKUP V0602-0606, referencas al B. jianpingensis, kaj konsistas el artiklitaj kraniaj kaj malantaŭkraniaj skeletoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genro Beiyanerpeton estis unuafoje priskribita kaj nomigita de Ke-Qin Gao kaj Neil H. Shubin en 2012, kaj la tipa specio estas Beiyanerpeton jianpingensis. La genra nomo estis derivita el la ĉinlingva "Beiyan" signife al la nordo de la Ŝtato Ĝan, kaj el la greka herpeton, "ruza, grimpa animalo". La specifa nomo honoras Jianping, nome kantona ĉefurbo kiu estas proksime al la tipa loko de Beiyanerpeton.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ke-Qin Gao and Neil H. Shubin (2012). “Late Jurassic salamandroid from western Liaoning, China”, PNAS in press. doi:10.1073/pnas.1009828109.  [rompita ligilo]