Belgoroda provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Ĥolki
Belgoroda provinco sur la mapo de Rusio
Belgoroda provinco sur la mapo de Rusio
Blazono de Belgoroda provinco

Belgoroda provinco (ruse Белгородская область) estas provinco de okcidenta Rusio en la Eŭropa parto de la lando. Ĝi fondiĝis en 1954. La provinco situanta sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj havas 25 distriktojn kaj unusolan urban distrikton. Ekde 2006 en la provinco 337 municipoj funkcias (unusola urbega municipo, 28 urbaj municipoj, 21 distrikta municipoj, 287 vilaĝaj municipoj). La plej alta punkto estas 277 m. La regiono estas grava minloko por feroerco en Rusio.

Preĝejo de Belgorod
Flago de Belgoroda provinco

La plej gravaj urboj estas Belgorod (340 900) (samtempe mina kaj industria centro), Starij Oskol (217 400) (industria centro), Gubkin (86 300), Ŝebekino (45 600) (ĥemia centro), Aleksejevka (39 300).