Bellingcat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bellingcat (stiligita bell¿ngcat) estas esplorĵurnalisma retejo specialigita pri fakto-kontrolado kaj informiĝo per liberaj fontoj[1], fondita fare de brita ĵurnalisto kaj iama blogisto Eliot Higgins en julio de 2014.

Bellingcat publikigas la rezultojn de enketoj de profesiaj kaj civitanaj ĵurnalistoj pri militareoj, homarajtaj malobservoj kaj financaj krimoj. La kontribuantoj de la retejo ankaŭ publikigas gvidojn pri siaj esplorteknikoj same kiel kazesplorojn[2].

Bellingcat komenciĝis esplorante la uzon de armiloj en la siria enlanda milito. Ĝia raportado pri la milito de Donbaso (inkluzive de la faligo de la flugo 17 de Malaysia Airlines), la atako de El Junquito, la jemena interna milito, la veneniĝo de Sergej Skripal kaj lia filino, tiu de Aleksej Navalnij kaj la masakro farita de la kameruna armeo atentigis internacie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muhammad Idrees Ahmad: Bellingcat and How Open Source Reinvented Investigative Journalism (arkivo), New York Review of Books, 10-a de junio 2019
  2. About Arkivigite je 2021-12-31 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) Bellingcat