Belugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Belugo
Belugawhale MMC.jpg
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Familio: Monodontidae
Genro: Delphinapterus
Specio: D. leucas
Delphinapterus leucas
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
Vivregiono de Belugo
Vivregiono de Belugo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Belugo (Delphinapterus leucas) estas cetaco, kiu loĝas en la Arkto. Ankaŭ ĝi estas nomita Mara KanarioBlanka Baleno. Plenkreskaj belugoj estas facile identigeblaj disde ceteraj balenoj per la blanka koloro de la korpoj.

Priskribo de la korpo[redakti | redakti fonton]

Belugido estas 1,5 metrojn longa kaj 80 kilogramojn peza. Ĝia haŭto estas mallume bruna kun roza nuanco. Juna belugo havas pli palan haŭton. La longeco de plenkreska belugo estas inter 3 kaj 5 metroj, kaj ĝia pezo inter 400 kaj 1.600 kilogramoj. La haŭto de plenkreskulo estas blanka aŭ blanka kun flava nuanco. Belugoj havas 16-22 dentojn.

Belugoj ne havas dorsan naĝilon aŭ dorsan kreston. Multaj Belugoj havas longajn cikatrojn sur sia haŭto pro atakoj de polusaj ursoj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Belugoj estas tre sociemaj, vivas en grupoj de 5-20 membroj. Ili ellasas multajn aŭdeblajn bruojn en la formo de knaroj, klaketoj kaj ploregoj. Belugoj ankaŭ partoprenas en gardista saltado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]