Ben Hur (filmo, 1959)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ben Hur (1959-a filmo))
Saltu al: navigado, serĉo
Ben Hur - Rakonto de Kristo
Aktoro Charlton Heston
Aktoro Charlton Heston
Originala titolo Ben Hur - A tale of Christ
Produktadlando Flago-de-Usono.svg Usono
Filmita en Flago-de-Italio.svg Italio
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 1959
Daŭro 3h34m
Ĝenro historia filmo
Kameraado Q178115
Buĝeto US$ 14.600.000
Reĝisoro(j) William Wyler
Produktisto(j) Sam Zymbalist
Scenaro Karl Tunberg
Laŭ la verko de Gen. Lew Wallace
Muziko Miklos Rosza
Ĉefrolantoj
Laboratorio kaj Optikaj efektoj ---
Produkto Metro Goldwyn Mayer (Usono)
Distribuo Turner Entertainment Co.
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Ben Hur - A tale of Christ (Ben Hur - Rakonto pri Kristo) estas usona filmo de William Wyler el la jaro 1959. La kinaĵo baziĝas sur la samnoma romano de Lew Wallace. La historia filmo ekhavis 11 Akademiajn Premiojn kaj estas nova filmigo. Por la kreado estis necesaj 50 mil homoj.

Agado[redakti | redakti fonton]

La filmo priskribas la vivon de la fikcia juda princo Juda Ben Hur (Charlton Heston), kiu vivas en la komenco de la 1-a jarcento kiel samtempulo de Jesuo Kristo en Jerusalemo.

Lia amiko de la juneco, la romia knabo Mesala, kiu iam estis savita de Juda, fariĝas ĉefkomandanto kaj emas sufoki ĉiun liberigan ribelon de la judoj. La ĝojo de revido inter Mesala, Juda, lia patrino Mirjam kaj lia fratino Tirtsa estas granda. La malnova amikeco de du viroj ŝajnas tamen malvarmiĝi kiam Mesala, en sia soldata fervoro, postulas de Juda la perfidon al hebreaj ribeluloj. Juda malkonsentas.

Kiam la bienadministranto de Ben Hur, Simonides, liveras la bilancraporton, Juda rerenkontis lian filinon Ester. Ester kiel posteulino de la lakeo petas forpermeson por sia fianĉo okaze de la nupto. Juda aprobas, kvankam li amas Esther ekde sia junaĝo.

Kiam la nova romia ekzarko Grato komencas sian servadon en Jerusalemo, Tirtsa kaj Juda observas de tegmento la paradon. Kiam Grato pasas sub ili, forrompas tegolon kaj tio trafas Graton. Ben Hur estas senkulpe akuzata de atenco al la romia aŭtoritato. La romianoj arestas lian familion kaj Mesala, sciante pri lia senkulpeco, ne estas ema helpi al ili por manifesti sian povon. Juda estas sendata sur la galeroj kaj ĵuras venĝon okaze de reveno.

La irado de la haveno de Tiro tra la dezerto fariĝas agonio. En Nazareto la kaptitoj povas trinki; nur al Juda ne estas permesate trinki. Preĝante pro malespero, Juda falas elĉerpita teren. Nekonata ĉarpentisto vidas lin kaj donas al li akvon. Romia soldato volas malebligi tion, sed strange li permesas kiam li vidas la okulojn de la nekonato.

Post tri jaroj sur galeroj, Ben Hur renkontas la romian estron Quintus Arius kiu estas impresita de la konfido je Dio de Juda. Kiam marbatalo kontraŭ iliraj korsaroj minacas, Arius lasas elĉenigi Juda. Dum la batalo sinkas la militŝipo. Arius ŝajnas droni, sed Juda savas lin. Kolektinte la virojn la romia ŝipo, Arius ekscias ke la batalo estas gajnata.

Quintus Arius ricevas triumfprocesion, reire al Romo. La imperiestro Tiberio nuligas la kondamnon de Juda sur la galero, savinte la vivon de Arius. Dum solenaĵo, Arius deklaras l’adopton de Ben Hur. Tamen Juda ne ekhavas trankvilon kaŭze de sia rankoro kaj la fatala sorto de sia familio. Arius lasas lin iri elegie.

Dum sia vojaĝo hejmen, Juda renkontas Baltazaron, maljuna viro, kiu serĉas la Mesion, kaj lian amikon, la ŝejkon Ilderim, kiu trejnas sian ĉevalojn por la granda ĉevalkonkurso en Jerusalemo. Ilderim ekkonas la talenton de Juda, la talento trakti kurĉevalojn. Sed Juda malkonsentas partopreni ĉevalkonkurson same kiel venĝi sin kontraŭ Mesala. Li plu vagas.

Ben Hur rerenkontas Ester, kiu neniam kunedziĝis kaj bonvenigas lin ĝoje. De ŝi, li ekscias ke la tuta posedaĵo de la familio Hur estis konfiskita kaj ke Ester embuskas sin kun sia patro. Ambaŭ enamiĝas unu al la alia. Juda aperas ĉe la frapita Mesala kaj postulas ekscii tion, kio okazis al Mirjam kaj Tirtsa. Aparte menciindas ke ambaŭ havas lepron, pro kio Ester raportas al Juda ke ili jam mortis.

Juda ekokupiĝas pri la ĉevalkonkurso kun la ĉevaloj de la ŝejko por mortigi Mesalan. En ĉi tiu spektakla kurumo, Mesala estas mortige vundita kaj Ben Hur eliras kiel venkinto. Ekmortanta, Mesala sciigas al Juda, ke lia patrino kaj fratino ne estas malvivaj, sed ili troviĝas en la valo de la lepruloj. Kiam Juda serĉas en tiu loko, li renkontas Ester, kiu portas manĝaĵon al ili. Ŝi povas nur pene deteni Juda-n montriĝi antaŭ siaj plejkaraĵoj.

Ben Hur estas plue plena je rankoro; Ester kontraŭe sekvas la vortojn de paco, kiuj predikas Nazaretano nomata Jesuo, kaj ŝi pledas, ke Juda liberigu sin de la malamo. Kiam Ester iras denove la valon de lepruloj kaj Juda aperas neantaŭvidite, ili decidis porti Mirjam kaj la morte malsanan Tirtsa ĉe la juna rabeno Jesuo. Alvenanta Jerusalemon, ili informiĝas konsternite, ke Jesuo estos procezata. Sur la kalvario Juda rekonas Jesuon kiel la viro, kiu iam donis al li trinkakvon sur la irado al galeroj. Ben Hur volas redoni la savan agon de Jesuo, sed li estas barata.

Juda iĝis atestanto de la krucumado de Jesuo. Kiam li demandas, ĉu tio estas la fino, Baltazaro diras, ke ĉi tio estu nur la komenco (de kristanismo). Leviĝas ŝtormo; Ester, Mirjam kaj Tirtsa serĉas rifuĝon. Dolore, Jesuo mire resanigas Mirjam kaj Tirtsa. La peto de Jesuo pri pardono por la martirantoj sur la kruco forprenis de Ben Hur "la glavon el liaj manoj". Ĉies ĉagreno estas pasinta.