Benafarces

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benafarces
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47880
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 5° 18′ U (mapo)41.62174-5.29188Koordinatoj: 41° 37′ N, 5° 18′ U (mapo) [+]
Alto 743 m [+]
Areo 16,65 km² (1 665 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benafarces (Provinco Valadolido)
Benafarces (Provinco Valadolido)
DEC
Benafarces
Benafarces
Situo de Benafarces
Benafarces (Hispanio)
Benafarces (Hispanio)
DEC
Benafarces
Benafarces
Situo de Benafarces

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benafarces [+]
vdr

Benafarces [benaFARzes] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino (Vintero) en la sudokcidento de la provinco, sed atribuita ankaŭ al Montes Torozos, en la centrokcidento.

Benafarces en la provinco Valadolido.
La komarko Tierra del Vino de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 58 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojoj Sovalcón kaj Morelón.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]