Benedikt-kasteleto (Hallein)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la alkonstruaĵo kun kapelo

Benedikt-kasteleto (germane: Benediktschlößl, Lebzelterhaus, pli frue ankaŭ Kriossenschlöß respektive Berneggerschlöß) estas loĝejo el la 16-a jarcento en Hallein, Aŭstrio (Krautgasse 9). Temas pri monumentprotektotaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ene de la ejo konserviĝis pli malnova parto el la 16-a jarcento; eble la domo estiĝis kun la Aŭgustanena monaĥejo en 1683/84 kion supozigus ĝia rondumita uesta fronto.

Ĝi apartenis al la Arkiabatejo Sankta Petro; la unua mencio estis en 1662 kun atesto de disponigo pri domo kaj ĝardeno (kun heredaj rajtoj) al la arkiabateja ĉefadministranto Petrus Pachler kaj ties edzino Maria Jakobe Faberin. Sekvantaj posedantoj estis Ruepp Riedl (1664), Michael Fuchsberger kun edzino Anna Magdalena (1673), Georg Angerer kaj Helena Wisenauer (1692), Georg Kreis (1700, profesie kandelfabrikanto kaj sapfaristo).

Post la morto de Marie Elisabeth Khreiss heredis en 1706 filino ŝia, poste Johann Michael Rieder (1745) kaj post 1773 ties idoj; en 1822 ĉeestis Franz Wallner.[1]

Ĉirkaŭ la 1840-a jaro alvenis familio Benedikt, kiu ene estas ĝis nuntempe.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Situis ĝi ekstere de la ĉirkaŭfortikaĵo de Hallein. Temis pri rondumita, duetaĝa ĉefkonstruaĵo kaj du alaj partoj laŭlonge de la strateto Krautgasse. Ĉirkaŭas ĝi korton sen muro suden. Teretaĝe oni havas barelvolbon fajne ellaboritan dume en la supra etaĝo troviĝas barokaj stukaj plafonoj. Unu ĉambro havas vandpentraĵojn el la 17-a jarcento kun pejzaĝoj kaj paŝtistaj sciencoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pro ke ĉiuj-ĉi estis kandelfabrikantoj oni nomis la ejon germane Lebzelterhaus.
47.67920113.092348440