Beniŝangul-Gumazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benishangul-Gumuz in Ethiopia.svg

Beniŝangul-Gumazo, ankaŭ konata kiel Benŝangulo/Gumuzo, estas unu el la naŭ kililoĉoj (etnaj regionoj) de Etiopio. Antaŭ la administra reorganizado de la jaro 1995 ĉi tiu zono estis nomata Regiono 6. Ĝia ĉefurbo estas Asosa.

En la regiono Beniŝangul-Gumazo loĝas etnoj el nilo-sahara (bertha aŭ berta, gumuza, koma kaj maa) lingvoj, kuĉitika (oroma lingvo kaj agaŭa), semida (amhara) kaj omota (sinaŝa aŭ gonga kaj maa). La plimulta etno de la regino estas la bertoj kun ĉ. 300,000 personoj loĝantaj en la sudo de la rivero Nilo en la regiono Beniŝangulo. Origine ili venis el Sunado en la 17-a jarcento kaj estas plimulte muzulmanoj. La gumuzoj estas la dua plej grava etno, praktikantoj de tradiciaj lokaj ritoj, lanĝante rorde de Nilo.

Ĉi tiu regiono havas areon de 49.289 km² kaj en ĝi loĝas 625.000 personoj.