Benjamin Morrell
Benjamin Morrell | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1795 en Rye |
Morto | 1-an de januaro 1839 (43-jara) en Portugala Mozambiko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esploristo |
Benjamin MORRELL (n. la 5-an de julio 1795 - m. en 1839) estis usona balenĉasisto, ŝipestro kaj esploristo. Li inter 1823 kaj 1831 plenumis serion da vojaĝoj, ĉefe al la Antarkta Oceano kaj Pacifika Oceano. Tiujn vojaĝojn li raportis iom fantazie en sia memuaro A Narrative of Four Voyages.
Morrell havis malbonan reputacion inter aliaj esploristoj. Lia aserto pri la ekzisto de antarkta lando nomita "Nova Suda Gronlando" estis ekzemple malkonfirmita de postaj ekspedicioj.