Benko (meblo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parka benko.

Benko estas longa tabula sidilo por pli ol unu persono, kun aŭ sen dorsapogilo, en hejmo, ĝardeno, aŭto, vagono, kaj similaj. Ili povas esti moveblaj (ekzemple lignaj benkoj en hejmo), nemoveblaj (metalaj aŭ masonaj) en publikaj parkoj aŭ eĉ apogitaj kaj konstruitaj sur muro (ŝtonbenko).

Benko estas de ofta kaj komuna uzado en publikaj lokoj kiaj parkoj, ĝardenoj, promenejoj, bulvardoj, lernejoj, trajn- aŭ bus-stacioj, flughavenoj ktp. Ili estas konstruitaj aŭ fabrikitaj en variaj materialoj kiel el ligno, metalo, ŝtono aŭ cemento. Ĝi estas la ĉefa meblo en preĝejoj, temploj, kirkoj kaj sinagogoj, dum en moskeoj apenaŭ ili estas uzataj. Tie ili estas disponitaj laŭ vicoj kaj estas uzataj de la religianoj dum la servo religia. En gimnastikejoj, oni uzas malaltajn lignajn benkojn, super kiuj salti aŭ sur kiuj ekzerci.

Laŭ PIV benko estas "Longa tabulo, el ligno, ŝtono kc, apogita sur subteniloj ĉe la ekstremoj, k servanta por sidi": kaj estas menciitaj ekzemploj la benkoj de la promenejo; lerneja benko; preĝbenko; la benko de la registaro en parlamenta ĉambro.[1]

Laŭ Francisko Azorín benko estas Longa sidilo. Similaspekta strio en tereno aŭ konstruo.[2] Kaj li indikas etimologion el angla aŭ germana banc, panc kaj el gaela beine.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV [1] Alirita la 4an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]