Bennie Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bennie Green
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1923 (1923-04-16)
en Ĉikago
Morto 23-an de marto 1977 (1977-03-23) (53-jaraĝa)
en San-Diego
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Bennie GREEN (naskiĝis la 16-an de aprilo 1923 en Ĉikago, Ilinojso; mortis la 23-an de marto 1977 en San-Diego, Kalifornio) estis usona ĵazmuzikisto (trombono).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Green lernis trombonludon de Trummy Young kaj komencis en 1942 muziki en la bando de Earl Hines, kie lin baldaŭ Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker konatigis kun bibopo kaj ĝiaj harmoniaj novigoj. Pli frue ol J. J. Johnson Green evoluis bibopan trombonadon, kiun li faris per fortika sono kaj natura svingo. Post la militservo en 1946 li revenis hejmen. Li laboris post dungiteco ĉe Gene Ammons en la orkestro de Charlie Ventura. Krom tio li muzikis kun Sonny Stitt, Babs Gonzales, Coleman Hawkins, Miles Davis (Miles Davis and Horns) kaj Sarah Vaughan.

Por unuaj sonregistrĵoj li kunmetis bandojn kun Eddie Lockjaw Davis kaj Art Blakey. En 1953 li muzikis kadre de la Ĵazkomponista Kurso kun John Lewis, Charles Mingus kaj J. J. Johnson, Kai Winding same kiel kun Willie Dennis kaj starigis per tio la fundamenton por la „kvartrombona“ sono. Krome li surdiskigis kun Frank Wess, Candido, Buck Clayton, Charlie Rouse, Johnny Griffin kaj aliaj. En 1961 aperis sub la titolo „Hornful of Soul“ sonregistraĵoj, antaŭ ol li retiriĝis el la muzikprofesio pro sankaŭzoj. Post 1968 li partoprenis plue la sonregistradon kaj prezentadon de la „Sakralaj Koncertoj“ de Duke Ellington (1968/69), muzikis tiam regule en hoteltrinkejoj en Lasvegaso, resurscenejiĝis tamen foje per koncertoj kun Sonny Rollins same kiel je la Newport Jazz Festival aŭ en 1976 kun Lionel Hampton.

Ŝelakdisko de Bennie Green „Embraceable You“

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]