Berberis ×frikartii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Berberis frikartii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberis ×frikartii
Dosiero:B
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj “ Ranunculales “
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: Berberis X frikartii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La berberiso de Frikart aŭ (Berberis ×frikartii) estas hibrido el Berberis candidula kaj Berberis verruculosa.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu hibrido estas ĉiamverda, ĝis 1,5 m alta, densa arbusto, kies branĉoj estas brune flavaj kaj kovritaj per verukoj. La elipsaj ĝis 3,5 cm grandaj folioj estas brile malhelverdaj je la supraj surfacoj kaj grize blankaj je la malsupraj surfacoj. La helflavaj floroj aperas en majo. La beroj estas verdaj kaj blublanke prujnaj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj aliaj Berberisoj, ankaŭ tiu specio estas plantita ofte kiel ornamarbusto en la ĝardeno.

Bredoformoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj formoj:

  • 'Amstelveen': malalta arbedo kies folioj estas sur la supra surfaco brile helverda kaj sur la malsupra surfaco bluece blanka ĝis blanka..
  • 'Stäfa'
  • 'Telstar'
  • 'Verrucandi'

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Roloff, A. Bärtels: Flora der Gehölze. Dua eldono. Eugen Ulmer eldonejo. Stuttgart (Hohenheim). 2006. ISBN=3-8001-4832-3}}
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 17. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3573-6.