Saltu al enhavo

Bercero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bercero
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47115
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 177  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 5° 3′ U (mapo)41.5635561-5.0558951Koordinatoj: 41° 34′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 41,72 km² (4 172 ha) [+]
Bercero (Provinco Valadolido)
Bercero (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Bercero
Bercero (Hispanio)
Bercero (Hispanio)
DEC
Situo de Bercero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bercero [+]
vdr

Bercero [berZEro] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Bercero estas komprenebla etimologie kiel Bierz-ano alude al reloĝantoj el El Bierzo.

Bercero en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Ĉefretablo de la preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 41,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 195 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la 1940-aj jaroj. Ĝi distas 39 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Marzales, Vega de Valdetronco, Gallegos de Hornija, San Salvador, Villasexmir, Torrelobatón, Villalar de los Comuneros, Berceruelo, Velilla, Torrecilla de la Abadesa kaj Tordesillas. Ĝia municipa teritorio estas ebena sude kaj altebena kaj stepeca nordoriente.

Estas restaĵoj de vakceoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradicie lokanoj estis kestistoj, kaj la loko havis milon da loĝantoj komence de la 20-a jarcento. La lernejo estis konstruita en 1931 dum la Dua Respubliko, kaj servis al ĉirkaŭ 200 lernantoj; aktuale ĝi estas la sidejo de la loka sancentro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kun grava ĉefretablo de la lastaj jaroj de la 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]