Berenico la 2-a (Egiptujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berenico la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 2007 (2007-12-26)
en Cireno
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Patro Magas of Cyrene vd
Patrino Apama II vd
Edz(in)o Demetrius the Fair • Ptolemeo la 3-a vd
Infanoj Ptolemeo la 4-a • Arsinoe III of Egypt • Alexander • Magas of Egypt vd
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berenico la 2-a (n. -267 aŭ -266, m. -221; malnovgreke Βερενίκη Ευεργέτις, Berenī́kē Euergétis, "Berenico Bonfara"[1]) estis kunreganta reĝino de Ptolemea Egiptujo de -246 ĝis -222 kiel edzino de Ptolemeo la 3-a, kaj antaŭ tio reganta reĝino de Cirenaiko de -258 ĝis -246.

Berenico estis la sola filino de la reĝo Mago de Cireno, (kaj tiel nepino de Berenico la 1-a el ŝia unua edziniĝo) kaj de la seleŭkida princino Apamo. Ŝi edziniĝis al Demetrio, donante al li la cirenaikan tronon, kiam Mago mortis en -250/249. Post mallonga konflikto kun sia patrino, Berenico ordonis la murdon de Demetrio kaj edziniĝis al sia duonkuzo Ptolemeo la 3-a, la tria reĝo de la Ptolemea Regno, en -246, la jaro de ties reĝiĝo. La geedziĝo revenigis Cirenaikon en la ptolemean imperion. Kiel reĝino de Egiptujo, Berenico aktive partoprenis en ĝia regado, fariĝis parto de la ptolemea ŝtata religio apud sia edzo, kaj estis adorata sendepende kiel diino. La regento Sozibio murdis Berenicon nelonge post la reĝiĝo de ŝia filo Ptolemeo la 4-a en -221. La konstelacio Berenica Hararo estas tiel nomita pro ŝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]