Bergenia
Aspekto
Bergenia cordifolia
praakerndukotiledonoj laŭ APG III | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
| Bergenia Moench 1794 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Bergenia (esperante bergenio) estas palearktisa staŭda genro de saksifragacoj ofte uzata kiel ornamplanto.
La genron unuafoje klasifikis la germana botanikisto Conrad Moench en 1794. La nomo estas omaĝo al la same germana medicinisto kaj botanikisto Karl August von Bergen (1704-1759).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La floraro estas cumo. Floroj havas kvin apartajn petalojn kaj kvin kuniĝajn sepalojn. Ĝi havas du stilusojn kaj dek stamenojn. La du (kelkfoje tri) supraj ovolujoj estas kuniĝaj. Ĝiaj karnodikaj radikoj permesas facilan enradikiĝon. Ĉiuj folioj estas tutbazaj.


