Berilo (mineralo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ la apartigilan paĝon berilo.
berilo

Berilo estas blankeca-travidebla silikata mineralo. Ĝi kristaliĝas en la heksagona kristalsistemo je la kemia formulo Al2Be3[Si6O18], do estas aluminio-berilio-silikato. En pura formo, berilo estas senkolora kaj travidebla. Sed per multnombra luma refrakto pro plurkristala strukturo ĝi povas aperi ankaŭ blankece kaj per miksaĵoj de aliaj mineralaj substancoj alpreni diversajn kolorojn, tiel ke la travidebleco povas malpliiĝi.

Pro sia alta dureco de kategorio 7,5 ĝis 8 laŭ la mohs-skalo kaj sia ofte klaraj kristaloj berilo ofte tralaboriĝas kaj poluriĝas al gemo. Aparte la blua akvomarino, la verda smeraldo kaj la helflava ĝis verdece flava orberilo lumo estas konataj variaĵoj.

En mezepoka Eŭropo beriloj uziĝis por produkti okulvitrojn. Tiu historia uzo ĝis la nuntempo rekoneblas en la germana lingvo, kie "okulvitroj" nomiĝas Brille. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Interalie laŭ Timo Brunke: Warum heißt das so? Ein Herkunftswörterbuch ("Kial estas tiu nomo? Etimologia vortaro"), germane, eldonejo Klett 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

senkolora variaĵo de la monto Haramoss, Pakistano
rozkolora variaĵo el la provinco Nangarhar, Afganio