Berkesd
Aspekto
Ne miskomprenu kun Berkesz!
Berkesd [berkeŝd], kroate Berkuš, germane Berkisch estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécsvárad.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 19 6 km²
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 7664
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°04′33″N 18°24'30″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Berkesd situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1015 laŭ tiama latina dokumento "Villa Berkus". En 1543 la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi ne senhomiĝis. En la 18-a jarcento germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.