Berliet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berliet
truck manufacturer vd
Dum 1901 - 1978
Sekvanto Renault Trucks
Jura formo societo de simpligitaj akcioj
Fondintoj Marius Berliet vd
Sidejo Liono
Lando Francio
Agokampo kamiono • aŭtoĉaro • busoaŭtomobilomilitveturilo
Posedata de Renault vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Berliet 20HP tonneau de 1903.
Berliet 40HP sentegmenta de 1904.
Berliet 24 HP de 1905, venkinta en kelkaj francaj konkurencoj.
Reklamo de Berliet (1906).
Berliet limuzino de 1914.

Berliet estis franca entrepreno fondita en 1901 fare de Marius Berliet, absorbita de Renault Industriaj Vehikloj en 1978.[1] Ĝi dediĉis sin kaj al la produktado de aŭtomobiloj, nome de kamionoj kaj de komercaj vehikloj ĝenerale.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro tempopaso oni forgesis, sed Berliet ege kontribuis al disvolvigo de la aŭtomobilindustrio de Francio, kaj en la medio de la aŭtomobilo kaj speciale en la kampo de la komercaj vehikloj. La historio de la kompanio ekis en 1895, kiam la juna Marius Berliet, per sia granda talento por la mekaniko, konstruis sian unuan aŭtomobilon. En 1899 li aĉetis ŝirmejon de 90 m² en Lyon por konstrui siajn aŭtojn, kaj la venontan jaron li luis alian multe pli grandan, de ĉirkaŭ 450 m².

En 1901 li vendis duan aŭtomobilon, nome 22 CV. La komerca sukceso de tiuj aŭtoj venis tuje, kaj devigis Marius Berliet serĉi fabrikon pli grandan: li trovis ĝin en tiu jam uzita de la malgranda entrepreno Audibert et Lavirotte, nome stokejo de 5000 m². La sukceso de liaj vehikloj plue kreskis en 1905 kaj 1906, kaj la entrepreno lanĉis aliajn kvar modelojn, inklude 40 CV kaj 60 CV.

En 1905, Berliet vendis al la usona firmao ALCO (American Locomotive Corporation) la permesilon por la produktado eksterlande de la modeloj 22, 40 kaj 60 CV.[2] Dume li startis ankaŭ sportan karieron: en 1906, Berliet finis en dua loko en la Tourist Trophy, kaj en 1912 teamo de germanaj pilotoj, ŝofore de Berliet-oj, venkis en la ralio de Monako en sia kategorio. Samjare, en 1912, la granda famo de la firmao de Lyon kiun tiom rapide li konkeris, rezultis en 50 % de lia produktado eksportita.

Tio devigis la posedanton, Marius Berliet, translokigi denove la fabrikon, tiam al Monplaisir, al uzino de 48 000  m² de areo kie oni produktis la aŭtomobilojn.

En 1914, pro la eksplodo de la Unua Mondmilito, la produktado de Berliet adaptiĝis al la militaj necesoj: pro tio, oni fabrikis pormilitajn kamionojn kaj ankaŭ obusojn, grandkvante. En tiu jaro startis lia kunlaborado kun Renault, kies marko estis uzita por la produktado de tankoj, muntitaj de Berliet.[3]

La eksplodo de la Dua Mondmilito okazigis la definitivan interrompon de la produktado de aŭtomobiloj Berliet.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monique Chapelle - Berliet - Éditions Le Télégramme, 2005
  2. AFB - ALCO, el usona gazetaro de 1905: The Horseless Age, vol. 16 n° 21/5/1905 p.10; Cycle & Automobile Trade Journal, 8/1905, p. 68; The automobile, 8/6/1905 p. 701; Automobile Review, 6/15/1905, p.583
  3. Louis Muron - " Marius Berliet "- Éditions Lugd , 1995, p. 63.
  4. Louis Muron (1995). Éditions Lugd, ed. Marius Berliet, 1866-1949. p. 157. ISBN 978-2841470228.