Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (Berlina Komentario, BK, 1-a eld. 2013) estas konsultverko pri la Fundamento en du volumoj.

Volumo 1 - Ĝenerala Parto[redakti | redakti fonton]

La unua volumo (1a eld. 2014) traktas la Bulonjan Deklaracion, Antaŭparolon, Gramatikon kaj Ekzercaron de la Fundamento, krome la ekeston de la Universala Vortaro, Oficialaj Aldonoj kaj Akademiaj Korektoj kaj ĉiujn demandojn, kiuj transpaŝas la sferon de unuopa lingvo-elemento en la Vortaro Oficiala.

Volumo 2 - Vortaro Oficiala[redakti | redakti fonton]

La dua volumo precize notas ĉiujn lingvo-elementojn de la Fundamento de Esperanto kaj de la Oficialaj Aldonoj tiel, kiel ili aperas en la oficialaj dokumentoj de la Akademio de Esperanto. Ĉiuj trafoj de vorto en Antaŭparolo, Ekzercaro, la Fundamentaj Gramatikoj aŭ ekster la ĝusta alfabeta pozicio en la Universala Vortaro estas kunigitaj en apartaj artikoloj. Tiel por la unua fojo en la historio de Esperanto eblas per unu rigardo ekscii la plenan enhavon de la Vortaro Oficiala. La kolekton suplementas ĉiuj Akademiaj Korektoj, indikoj pri la deveno kaj pli frua uzo de multaj vortoj, krome Lingvaj Respondoj de Zamenhof kaj privortaj rekomendoj kaj decidoj de la Akademio. Rimarkoj, komentoj pri la referenc-lingvoj kaj plusendoj inter elementoj de la Vortaro Oficiala faciligas la ĝustan komprenon de la oficiala lingvo-elementoj.

Komparo kun la Akademia Vortaro[redakti | redakti fonton]

Nefidindeco de la Akademia Vortaro[redakti | redakti fonton]

La Akademia Vortaro (AV) komence de 2014 pluraspekte estas nefidinda:

  • Ĝi daŭre enhavas transskribo-erarojn el la originalaj fontoj.
  • Mankas la oficialaj difinoj de propraj nomoj (ekz. ĉe Vilhelm-o "(vira antaŭnomo)").
  • Mankas ĉiuj kunmetaĵoj uzataj en la Fundamenta Gramatiko kaj la Fundamenta Ekzercaro.
  • Mankas ĉiuj tradukoj al la kvin referenclingvoj uzataj en la Fundamenta Gramatiko kaj la Fundamenta Ekzercaro; ignorante la aliajn partojn de la Fundamento, AV lezas la principon, ke ĉiuj partoj estas egalvaloraj kaj kontraŭregule donas prioritaton al UV.
  • AV ne notas la originalajn tradukojn al la kvin referenclingvoj, sed nur la tradukojn donitajn de la Akademiaj Korektoj; per tio ĝi lezas la preskribon de la antaŭparolo al la Fundamento, ke "aŭtorita centra institucio" rajtas nur aldoni, sed neniam ŝanĝi la Fundamenton.

La ekzemplo de "fokus-"[redakti | redakti fonton]

Tiujn mankojn evitas BK. Jen la ekzemplo de "fokus-". En AV oni trovas (AK = Akademiaj Korektoj):

Elemento Bazformo Statuso BRO France Angle Germane Pole Ruse
FOKUS/ fokus/o F - foyer (phys.) [AK] focus Brennpunkt [AK] ognisko (matemat.) [AK] фокус оптический [AK]

BK kontraste havas:

fokus’ - foyer | focus | Fokus | фокусъ | ognisko. {FIZ} {MAT} — [AK 1914] foyer (phys.) | Brennpunkt {2012: Fokus, Brennpunkt} | фокус оптический | ognisko (matemat.). — [RE].

La Fundamento, nome la Universala Vortaro (stato de 1893) tradukas la radikon fokus’ al la germana per la internaciismo „Fokus“. La Akademiaj Korektoj de 1914 [AK] proponas anstataǔe la germanan elinternaĵon „Brennpunkt“. En moderna Germana de 2012 oni laǔsituacie uzas ambaǔ formojn, kaj eleksteraĵon kaj elinternaĵon. La AK aldonis al la franca la fakindikon "fiziko", al la rusa "optiko" kaj al la pola "matematiko". Tiuj informoj de aldona ŝanĝo perdiĝas en AV. Ĝi kreas malĝustan impreson pri la fundamenta vorto. Ĝi krome ŝanĝas la oficialan vicon de la referenc-lingvoj metante la polan antaŭ la rusan.

Komentojn BK metas en pintajn krampojn (ekz. eksterfundamentajn fak-indikojn kiel {FIZ} kaj {MAT}). "[RE]" indikas la devenon de la vorto el la Zamenhof-vortaro Rusa-Esperanta de 1889.

La ekzemplo de "erar-"[redakti | redakti fonton]

Eĉ pli evidenta estas la diferencoj inter BK kaj AV, se temas pri iu el la multaj vortoj, kiuj ne nur aperas en UV, sen ankaŭ en la Ekzercaro (FE) de la Fundamento. Jen la ekzemplo de "erar-" en Berlina Komentario, kiu notas ĉiujn trafojn de la radiko, do apud erari ankaŭ la formojn erara, erare, eraro, erareco kaj preseraro:

erar’ - errer | err, mistake | irren | ошибаться, блуждать | błądzić, mylić się. — erari - errer | err, mistake | irren | ошибаться, блуждать | błądzić, mylić się [FE 10]. — [AK] faire erreur, se tromper. — [UL] ― Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia [FE 10.17]. — Rim.: La franca errer signifas vagadi, erar-vagi, ĝuste la franca AK: faire erreur, se tromper.
  • erara - Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [A 6.1].
  • erare - ... sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ... [A 4.3].
  • eraro - Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj [A 4.4]. ... jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, ... [A 4.7]. — Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron) [FE 24.8].
  • erareco - La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto [A 4.5].
  • preseraro — Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn [A 4.3].

Ignorante la aliajn partojn de la Fundamento, AV kontraste havas nur la korektitan enskribon en UV:

Elemento Bazformo Statuso BRO France Angle Germane Pole Ruse
ERAR/ erar/i F BRO4: erari faire erreur, se tromper [AK] err, mistake irren błądzić, mylić się ошибаться, блуждать

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]