Akademia Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademia Vortaro
retvortaro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldonejo Akademio de Esperanto
vdr

La Akademia Vortaro (AV) estas la norma vortaro de Esperanto el la vidpunkto de la normaro difinita de la Bulonja Deklaracio, la Fundamento de Esperanto kaj la Akademio de Esperanto.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Kiel baza norma vortaro por Esperanto aperas en la Fundamento la Universala Vortaro. Rilate al novaj vortoj ne troveblaj en ĝi, en la antaŭparolo de la Fundamento aperas jena frazo: "Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »".[1] Tia aŭtoritata institucio estas ankaŭ menciata aliloke en la antaŭparolo, kaj estas ĝenerale akceptite ke la baldaŭ poste fondita Lingva Komitato kaj la pli poste el ĝi estiĝinta Akademio de Esperanto estas tiaj aŭtoritataj institucioj en la senco de la Fundamento.

Jam kvar jarojn post oficialigo de la Fundamento per la Bulonja Deklaracio, en 1909 la Lingva Komitato publikigis la Unuan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. Sekvis pliaj oficialaj aldonoj fare de la Lingva Komitato kaj poste de la Akademio, en la jaroj 1919, 1921, 1929, 1934, 1935, 1958, 1974 kaj 2007. Krome estis aldonoj de unuopaj vorteroj en 1923, 1929 kaj 1953. La origina Universala Vortaro kune kun ĉiuj ĉi oficialaj aldonoj al ĝi estas nun kutime nomata Akademia Vortaro.

Konsisto de la Akademia Vortaro[redakti | redakti fonton]

En la Akademia Vortaro aperas ĉefe unuopaj vorteroj. Sed ankaŭ aperas kelkaj kunmetaĵoj, nome tiuj kiuj estas aparte listigitaj en la Universala Vortaro aŭ estis aparte oficialigitaj de la Akademio.

La signifoj de la vorteroj kaj kunmetaĵoj aperantaj en AV estas klarigataj per nacilingvaj tradukoj, difinoj en Esperanto aŭ ambaŭ, depende de tio, ĉu ĝi aperis en la Universala Vortaro (kun tradukoj al la franca, angla, germana, rusa kaj pola) aŭ ĉu ĝi estis oficialigita poste (ĝis la 7-a OA ĉefe nur tradukoj, en la 8-a OA difinoj kaj tradukoj kaj en la 9-a OA nur difinoj). En la dua Oficiala Aldono eĉ aperis kelkaj vortoj tute sen traduko aŭ difino, kun la pravigo ke temas pri internaciaj vortoj kun internacie klare difinita signifo. Ĉiuokaze, la Akademio planas estonte verki difinojn en Esperanto por ĉiuj vorteroj kaj kunmetaĵoj aperantaj en la Akademia Vortaro.

Interreta versio[redakti | redakti fonton]

Ekde 2003 ekzistas interreta versio de la Akademia Vortaro. Antaŭ tio la Akademia Vortaro ne ekzistis kiel unuopa fonto, sed konsistis el la dise publikigitaj verkoj (la Fundamento de Esperanto kaj la diversaj oficialaj aldonoj), kaj tial estis malfacile alirebla eĉ por akademianoj mem. Malgraŭ sia nomo, la interreta AV ne estas oficiala verko de la Akademio, sed privata laboraĵo de kelkaj akademianoj kaj precipe de la neakademiano Andreas Kück. Oficialaj (kaj fidindaj) estas nur la originalaj dokumentoj.

La nuna Akademia Vortaro serĉeblas per fleksebla serĉilo: Eblas limigi la serĉon al certaj lingvaj kategorioj (radikoj, prefiksoj, sufiksoj, memstaraj elementoj, liternomoj, finaĵoj, kunmetaĵoj) kaj al certaj statusaj kategorioj (Fundamentaj elementoj, aldonitaj elementoj [pludivideblaj laŭ la unuopaj aldonoj] kaj elementoj el la Baza Radikaro Oficiala [pludivideblaj laŭ la ofteckategorioj de BRO]). Aldone eblas serĉi per ĵokersignoj.

Oni atentu pri tio ke oni en la Akademia Vortaro ankaŭ la finaĵbezonaj radikoj aperas kiel nudaj radikoj, sen finaĵoj. Do por trovi la vorton "domo", oni serĉu "dom" kaj ne "domo".

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La Akademia Vortaro komence de 2014 estas pluraspekte nefidinda:

  • Ĝi daŭre enhavas transskribo-erarojn el la originalaj fontoj.
  • Mankas la oficialaj difinoj de propraj nomoj (ekz. ĉe Vilhelm-o "(vira antaŭnomo)").
  • Mankas ĉiuj kunmetaĵoj uzataj en la Fundamenta Gramatiko kaj la Fundamenta Ekzercaro.
  • Mankas ĉiuj tradukoj al la kvin referenclingvoj uzataj en la Fundamenta Gramatiko kaj la Fundamenta Ekzercaro; ignorante la aliajn partojn de la Fundamento, AV lezas la principon, ke ĉiuj partoj estas egalvaloraj kaj kontraŭregule donas prioritaton al UV.
  • AV ne notas la originalajn tradukojn al la kvin referenclingvoj, sed nur la tradukojn donitajn de la Akademiaj Korektoj; per tio ĝi lezas la preskribon de la antaŭparolo al la Fundamento, ke "aŭtorita centra institucio" rajtas nur aldoni, sed neniam ŝanĝi la Fundamenton.

Tiujn mankojn evitas la Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala (1-a eld. 2013), kiu nuntempe[kiam?] estas la plej fidinda registro de la oficiala vortelementoj de Esperanto.[mankas fonto]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zamenhof, L. L.. Fundamento de Esperanto Antaŭparolo (1905). Alirita 2017-09-08.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.