Berliner Tageblatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berliner Tageblatt
gazeto

Fondinto(j) Rudolf Mosse vd

vdr
Anonca afiŝo por gazeto de 1899

Berliner Tageblatt (laŭvorte: Berlina ĉiutagaĵo) estis ĉiutaga gazeto en la Germana Imperiestra Regno kaj en la Vajmara Respubliko, unu el la plej popularaj gazetoj el la germanaj ĉiutagaĵoj kaj la ĉefa gazeto kiu estis posedata de eldonisto Rudolf Mosse.

La gazeto funkciis de 1872 ĝis 1933 kiel liberala - demokrata gazeto. Inter septembro 1933 kaj septembro 1939 ĝi estis publikigita sub la sama nomo, sed sub nazia regado, kun enhavo, skribo kaj tute alia karaktero, kiel brako de nazia propagando.

En 2007 fondis novaĵejon en la Interreto, nome Berliner Tageszeitung, kiu uzas la historian nomon kiel malĉefa.

Verkistoj estis Kurt Tucholsky, Erich Kästner, kaj Alfred Einstein.

La satira semajna suplemento Ulk estis aldonita al la gazeto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]