Bermellar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bermellar
municipo en Hispanio • loĝloko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37291
Demografio
Loĝantaro 131  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 6° 40′ U (mapo)40.998611111111-6.6711111111111Koordinatoj: 41° 0′ N, 6° 40′ U (mapo) [+]
Alto 639 m [+]
Areo 28,46 km² (2 846 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bermellar (Provinco Salamanko)
Bermellar (Provinco Salamanko)
DEC
Bermellar
Bermellar
Situo de Bermellar
Bermellar (Hispanio)
Bermellar (Hispanio)
DEC
Bermellar
Bermellar
Situo de Bermellar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bermellar [+]
vdr

Bermellar [bermeLJAR] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Bermellar estas tradukebla etimologie al Ruĝejo aŭ plej verŝajne Cidoniejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 136 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Saucelle, Barruecopardo, Saldeana, Hinojosa de Duero, Cerralbo, Lumbrales, Olmedo de Camaces. Ĝi distas 90 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la seltejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis pro la bonkvalitaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]