Bernát József Benyák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernát József Benyák
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1745 (1745-12-06)
en Komárom
Morto 1-an de marto 1829 (1829-03-01) (83-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Bernát József Benyák [jOĵef benjAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benyák Bernát József estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, lernejestro.

Bernát József Benyák [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1745 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 1-an de marto 1829 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bernát József Benyák komence lernis en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la piaristoj, fine li studis teologion. Post siaj studoj li instruis hungare en diversaj piaristaj lernejoj. En 1777 estis li, kiu la unua instruis hungare filozofion. En 1792 li kreis planon pri la moderna hungarlingva edukado. Ekde 1816 li estis lernekestro en piarista gimnazio de Selmecbánya. Li verkis poemojn, lernejajn dramojn, filozofiajn studojn, li kreis novajn hungarajn vortojn kaj li ankaŭ tradukadis. Li postlasis plurajn manuskriptojn, ĉar li ne povis financi la eldonojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Egész logikából és oktató fisikából válogatott czikkelyek (1777)
  • Ratiocinium philosophicum super libertate ingenii humani in philosophando (1784)
  • Grammatica hungarica (1816, 1824)
  • A magyar nyelvnek egyenes folyását ismertető versek (1826)

Fontoj[redakti | redakti fonton]