Bernvardo-Pordo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Bernvardo-Pordo (germane : Bernwardstür estas du-ala pordo devenanta el la jaro 1015 el bronzo en la okcidenta portalo de la katedralo de Hildesheim. Ĝia abunda biblia figurornamaĵo, kiu kontraŭmetas scenojn el Genezo kaj el la vivo de Jesuo Kristo, validas kiel unua bildociklo de la germana plastiko.[1] Pro konservokaŭzoj nuntempe la pordaj aloj estas instalitaj kun la bildoflanko enen; iam tamen ili montris eksteren kaj prezentis al alvenanto porta salutis, la pordon al la saviĝo. La pordo, kiu ricevis sian nomon laŭ sia mendinto, episkopo Bernvardo de Hildesheim (983–1022), validas kiel unu el la ĉefverkoj de la otida arto.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Hans Jantzen: Ottonische Kunst. 2-a eldono. Rowohlt, Hamburgo 1959, p. 115.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Konciza priskribo de la Bernvardo-Pordo en la retpaĝoj de episkopujo Hildesheim
- Detalaj registraĵoj de ĉiuj scenoj
52.1488888888899.9463888888889