Beroso la ĥaldeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Beroso la ĥaldeo (en akada lingvo, Bêl-re'ušunu) estis sacerdoto de Babilono, tre aktiva komence de la 3-a jarcento a.K., kiam la Seleŭka Imperio regis ĝin. Oni kredas ke li vivis inter la jaroj 350 a. K. kaj 270 a. K.

Li famas pro verkado de Historio de Babilono, nomata Babiloniaka, rakontita en tri libroj, en greka lingvo (kiu ne estis sia denaska lingvo), el kiuj nur konserviĝas citaĵoj. Beroso estis šatammu, rango kiun posedis la ĉefa sacerdoto de la templo. Tiu ĉi posteno donis al li la alireblon al la arĥivoj de Esagilo, templo de la supera dio Marduk. Ankaŭ oni atribuas al li verkojn pri astronomio kaj astrologio, konataj pro referencoj de postaj aŭtoroj.