Betancuria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betancuria
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35637
Demografio
Loĝantaro 816  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 25′ N, 14° 3′ U (mapo)28.424722-14.057219Koordinatoj: 28° 25′ N, 14° 3′ U (mapo) [+]
Alto 395 m [+]
Areo 103,64 km² (10 364 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Betancuria (Kanariaj insuloj)
Betancuria (Kanariaj insuloj)
DEC
Betancuria
Betancuria
Situo de Betancuria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Betancuria [+]
vdr

Betancuria [betanKUrja] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la centrokcidenta parto de la insulo Fuerteventura. Betancuria estis la iama ĉefurbo de la insulo de 1405 ĝis 1834, kiam ĉefurbeco pasis al La Oliva, kaj poste al Puerto del Rosario ĝis nun.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rura parko de Betancuria.

Betancuria estas en la centrokcidenta parto de la insulo Fuerteventura, je 20,5 km de la insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 103,64 km², kiel la plej malgranda teritorio de la insulo. De tiu areo, la plej granda parto estas etenda rura kaj natura areo.[2][3]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Puerto del Rosario (norde), Antigua (oriente) kaj Pájara (sude).[3]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno de Betancuria, estas je 395 m.s.m.,[2] kaj la plej alta loko estas 725 m.s.m. en Pico de la Atalaya, en la montaro de Betancuria.[3]

La municipa teritorio posedas marbordan longon de 18,8 km,[2] ege kruta en kiu elstaras nur unu strando nome Valle aŭ Aguas Verdes.[3][4]

La flaŭro de la municipo estas karakterizita per dornomakiso, el kio menciindas Launaea arborescens, Suaeda vera kaj la rara endemio Caralluma burchardii. El la faŭno menciendas nombraj birdospecioj, kiel la estepeca kanaria Hubara-otido Chlamydotis undulata fuertaventurae kaj pterokloj Pterocles orientalis,[5] la kanaria perknoptero Neophron percnopterus majorensis kaj la turfalko Falco tuniculatus. Alia pli malgranda birdospecio, sed ofta en la municipa teritorio estas la sahara kurulo Cursorius cursor.

Preskaŭ la totalo de la municipa areo estas inkludita en la rura parko de Betancuria.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Betancuria.

La konkero de Fuerteventura finis en 1405, fare de la normano Johano de Béthencourt. Betancuria estis elektita kiel ĉefurbo de la insulo en sistemo kopiita de la feŭdismo. En 1476 oni konstituis jure la teritorian senjorlandon de Fuerteventura, per kiu la Katolikaj Gereĝoj agnoskis al la konkerinto lian dominadon de la insulo. Betancuria, kiel unua sidejo de la konkerintoj, iĝis akso de la administracia povo. Pájara, sude de Betancuria, kaj La Oliva, norde, formis la dekomencan spinon de la insulo.

En 1424 la papo Marteno la 5-a starigis en Betancuria mallongdaŭran episkopecon de Fuerteventura, kiu enhavis ĉiujn Kanariojn escepte la insulo Lanzarote. Tiu episkopeco havis sidejon en la preĝejo de Betancuria, tiam katedralo. Tiu afero rilatis rekte al okazoj post okcidenta skismo (1378-1417) kaj ĝi daŭris nur ĝis 1431, nur sep jarojn post ĝia kreado.[6]

La 16an de aŭgusto 1593, Betancuria estis praktike detruita de berbereskaj piratoj estritaj de Xabán Arráez, ĉefe la preĝejo kiu estos rekonstruita poste, kaj la konvento de San Buenaventura, kiu neniam estos rekonstruita. La atakantoj kaptis krome ĉirkaŭ 60 lokanoj kiuj estis forportitaj kiel sklavoj.[7]

La politika situacio ŝanĝiĝis en 1742 kiam oni translokis la administracian centron al la Casa de los Coroneles (Kolonelejo) de La Oliva. Tiuj altrangaj oficiroj anstataŭis la iaman senjorojn, akaparis la tutan povon kaj iĝis veraj terposedantoj, hun heredorajto familia. Tiuepoke la loĝantaro pliiĝis pro alveno de elmigrintoj el sudo de la insulo, kie okazis vulkanaj erupcioj. Tiukadre novaj loĝlokoj, kiel Puerto de Cabras kaj Antigua, iĝis pli burĝaj centroj, kiuj anstataŭis la iamajn terposedantojn, pere de la hegemonio pro la kultivado kaj komerco de aizoaco Mesembryanthemum crystallinum. El la 19-a jarcento, Betancuria estis perdinta povon favore al aliaj loĝlokoj pli disvolvigitaj ekonomie, kiel Pájara, La Oliva kaj Antigua. Finfine, en 1834 Betancuria perdis definitive la insulan ĉefurbecon. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de la Virgulino de la Peña en Vega de Río Palmas.

La municipo havis nur 773 loĝantojn je 1a de januaro 2020, estante la lasta loko de la tuta insularo.[8]

Historie estis ĉiam inter 500 kaj malpli ol 900 loĝantoj dum la 20-a jarcento.

Loĝlokoj (2020)[8]
Loĝlokoj Loĝantoj
Betancuria (municipa ĉefurbo) 219
Valle de Santa Inés 375
Vega de Río Palmas 179

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Betancuria
  • Ermitejo de Sankta Agneso
  • Ermitejo de la Virgulino de la Peña
  • Ermitejo de Sankta Diego de Alcalá
  • Ruinoj de la konvento franciskana de Sankta Buenaventura
  • Muzeo de religia arto
  • Arkeologia kaj etnografia muzeo de Betancuria
  • Muzeo de artmetioj
  • Rura Parko de Betancuria

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. «Guía de playas. Playa del Valle / Aguas Verdes». Ministerio para la transición ecológica y el reto demográfico. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  5. Ganga ortega
  6. Sánchez Rodríguez, Julio (2004). «El cisma de Occidente y el obispado de Fuerteventura». Arkivigite je 2021-11-27 per la retarkivo Wayback Machine La Iglesia en las Islas Canarias. Las Palmas de Gran Canaria: Gobierno de Canarias. pp. 21-24. ISBN 84-7947-377-0.
  7. Anaya Hernández, Luis Alberto (1985) «Repercusiones del corso berberisco en Canarias durante el siglo XVII cautivos y renegados canarios». V Coloquio de Historia Canario-Americana (1982) 2. Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria. pp. 123-178. ISBN 84-85628-57-8.
  8. 8,0 8,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Betancuria en la hispana Vikipedio.