Puerto del Rosario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puerto del Rosario
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 390  (2023) [+]
Loĝdenso 150 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 30′ N, 13° 52′ U (mapo)28.5-13.866667Koordinatoj: 28° 30′ N, 13° 52′ U (mapo) [+]
Alto 16 m [+]
Areo 290 km² (29 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puerto del Rosario (Kanariaj insuloj)
Puerto del Rosario (Kanariaj insuloj)
DEC
Puerto del Rosario
Puerto del Rosario
Situo de Puerto del Rosario

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto del Rosario [+]
vdr

Puerto del Rosario [PŬERto delroSArjo] (Haveno de la Rozario) estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la norda parto de la insulo Fuerteventura, kies ĉefurbo ĝi estas same kiel la plej loĝata municipo de la insulo.[2]​ La municipa teritorio formas zonon el la okcidenta al la orienta marbordoj de la insulo. Ĝiaj ĉefaj loĝlokoj estas Puerto del Rosario mem, El Matorral, Puerto Lajas kaj Tetir. Tiu lasta kaj Casillas del Ángel formis sendependajn teritoriojn ĝis 1925 kaj 1926 respektive.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La kaproj, bronza skulptaĵo de Emiliano G. Hernández omaĝe al la origina nomo de la urbo, Puerto de Cabras.

La loknomo Puerto del Rosario rilatas al la fakto ke la nuna municipa ĉefurbo estis haveno (puerto) kaj omaĝe al la Virgulino de la Rozario, patronino de la loko.[3]

Tamen dekomence la loko estis konata kiel Puerto de Cabras aŭ Puerto Cabras (Haveno de Kaproj) pro historia estado de japrogregoj kiuj paŝtadis sur la marbordo. Sed la 6an de marto 1956 la aŭtoritatoj municipaj postulis ŝanĝon al Puerto del Rosario ĉar ili konsideris nomon de kaproj kvazaŭ insulta kaj krome ili aldonis katolikan kromnomon kongrue kun la tiama politiko de nacikatolikismo propra de la frankisma diktaturo. La hispana registaro aprobis tion la 16an de la samaj monato kaj jaro.[3][4]

Laŭlonge de la jardekoj multaj lokanoj postulis la restarigon de la origina nomo.[5][6] Kapro montriĝas en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio estas en la centro-norda parto de la insulo Fuerteventura.[7][8]

Ĝi posedas teritorion de 289,95 km², kies granda parto estas etenda rura kaj natura areo, kun municipa perimetro de 85,86 km, lime kun la municipoj La Oliva norde, kaj Betancuria kaj Antigua sude.[7][8]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno de Puerto del Rosario, estas je 16 m,s.m. La municipa teritorio atingas maksimuman altitudon en la Monto Muda je 691 m.s.m., montopinto kunhavita kun la municipo La Oliva.[8]

La Flughaveno de Fuerteventura estas en El Matorral.

Inter ĝia strandoj elstaras tiuj de Puerto Lajas, Los Pozos kaj Playa Blanca, kiuj havigas necesajn kondiĉojn por la praktiko de akvosportoj kiel surfado kaj Tabulvelado.

La flaŭro de la municipo estas karakterizita per dornomakiso, el kio menciindas Launaea arborescens, Suaeda vera kaj la rara endemio Caralluma burchardii. El la faŭno menciendas nombraj birdospecioj, kiel la estepeca kanaria Hubara-otido Chlamydotis undulata fuertaventurae kaj pterokloj Pterocles orientalis,[9] la kanaria perknoptero Neophron percnopterus majorensis kaj la turfalko Falco tuniculatus. Alia pli malgranda birdospecio, sed ofta en la municipa teritorio estas la sahara kurulo Cursorius cursor.

Inter naturaj protektitaj zonoj estas menciidaj la rura parko Betancuria kaj la protektita pejzaĝo de Vallebrón, kunhavitaj kun aliaj municipoj.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Casillas del Ángel.

La konkero de Fuerteventura finis en 1405, fare de la normano Johano de Béthencourt. Betancuria estis elektita kiel ĉefurbo de la insulo en sistemo kopiita de la feŭdismo. En 1476 oni konstituis jure la teritorian senjorlandon de Fuerteventura, per kiu la Katolikaj Gereĝoj agnoskis al la konkerinto lian dominadon de la insulo. Betancuria, kiel sidejo de la konkerintoj, iĝis akso de la administracia povo. Pájara, sude de Betancuria, kaj La Oliva, norde, formis la dekomencan spinon de la insulo.

Tio ŝanĝiĝis en 1742 kiam oni translokis la administracian centron al la Casa de los Coroneles (Kolonelejo) de La Oliva. Tiuj altrangaj oficiroj anstataŭis la iaman senjorojn, akaparis la tutan povon kaj iĝis veraj terposedantoj, hun heredorajto familia. Tiuepoke la loĝantaro pliiĝis pro alveno de elmigrintoj el sudo de la insulo, kie okazis vulkanaj erupcioj. Tiukadre ankaŭ la ekonomio pliiĝis. Tiukadre novaj loĝlokoj, kiel Puerto de Cabras kaj Antigua, iĝis pli burĝaj centroj, kiuj anstataŭis la iamajn terposedantojn, pere de la hegemonio pro la kultivado kaj komerco de aizoaco Mesembryanthemum crystallinum. Kvankam la koloneloj perdis la politik-militistan povon, li plue dominadis la ekonomion ĝis la morto de la lasta kolonelo en 1870.

Siaflanke la dekomenca domaro de Puerto de Cabras establiĝis ĉirkaŭ fino de la 18-a jarcento kaj disvolviĝis paralele al la kresko de la martrafiko el sia haveno, habilitita por eksportado en 1713. En la komenco de la 19-a jarcento je la kreo de la municipoj, Puerto de Cabras dependis de Tetir, nuna submunicipo de Puerto, kiu sendependiĝis en 1835 kaj iĝis insula ĉefurbo en 1860, anstataŭ la ĝistiama ĉefurbo Betancuria.

Nuna stato de la iama Agrikultura Punkolonio de Tefía.

En 1958 kaj 1959, la Frankisma Diktaturo instalis koncentrejon por sendependismaj marokaj prizonuloj kaptitaj dum la milito de Ifni. Ĝis 211 homoj suferis nehumanajn vivkondiĉojn, klasitaj kiel «politikaj malliberuloj».[10]​ Pli longdaŭra estis la Agrikultura Punkolonio de Tefía, kreita en 1954 por samseksemuloj; la instalaĵo, estrita de militista pastro, fitraktadis per punlaboro la malliberigitojn. Tio daŭris ĝis 1966, kiam oni translokigis la restintajn malliberulojn al la grandkanaria prizono de Barranco Seco.[11][12][13][14]

Dum la 1960-aj jaroj, multaj lokanoj elmigris al aliaj kanariaj insuloj kaj al Okcidenta Saharo, dum la ĉefurbo plue kreskiĝis pro la alveno de migrantoj devenaj de la loĝlokoj de la interno. En 1976 post la okupacio de la Hispana Saharo fare de Maroko, oni sendis armeon de la Hispana Legio al Puerto del Rosario, kaj tiu restis en la insulo ĝis sia translokigo al Viator en 1995. La restado de la legionanoj rezultis en plibonigo de la ekonomio, sed ankaŭ en problemoj kaj konfliktoj pro la subita kresko de la loĝantaro. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 41 808 loĝantojn je 1a de januaro 2020, estante la sesa loko de la provinco Las Palmas kaj la unua de la insulo Fuerteventura.[15]

Historie estis nur malpli ol 1 000 loĝantoj antaŭ la 1920-aj jaroj; ekde la 1920-aj jaroj oni kreskis el 3 000 loĝantoj ĝis 6 000 en la 1970-aj jaroj; poste venis kruta plialtiĝo pro altiro de turismo ĝis nunaj pli ol 40 000 loĝantoj.

La Matilla.
Preĝejo de Tetir.
Loĝlokoj (2020)[15]
Loĝlokoj Loĝantoj
La Ampuyenta 321
La Asomada 477
Casillas del Ángel 606
Los Estancos 752
Guisguey 153
Llanos de la Concepción 314
La Matilla 147
El Matorral 2740
Las Parcelas 36
Puertito de los Molinos 8
Puerto del Rosario (municipa ĉefurbo) 32771
Puerto Lajas 1436
Tefía 280
Tesjuates 286
Tetir 1080
El Time 401

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. «Palmas, Las: Población por municipios y sexo. (2889)». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 10an de aprilo 2021.
  3. 3,0 3,1 Morera Pérez, Marcial (1999). «La toponimia urbana de Puerto del Rosario». Arkivigite je 2022-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Tebeto: anuario del Archivo Histórico Insular de Fuerteventura (Islas Canarias) (Fuerteventura: Cabildo Insular de Fuerteventura) (12): 273-292. ISSN 1134-430X. Konsultita la 15an de aŭgusto 2021.
  4. «Puerto Cabras: el nombre anterior de la capital de Fuerteventura que se cambió "por dignidad"». ABC. 28a de novembro 2018. Konsultita la 15an de aŭgusto 2021.
  5. Cabrera, Antonio (25a de septembro 2014). «Puerto Cabras merece la pena». La Provincia. Diario de Las Palmas (Prensa Canaria). Konsultita la 15an de aŭgusto 2021.
  6. Hormiga, Marcos (2006). «Puerto del Rosario... pero de la mano con Puerto de Cabras». Revista Digital BienMeSabe.org (Arucas: BienMeSabe, Asociación Cultural) (86). ISSN 1885-6039. Konsultita la 15an de aŭgusto 2021.
  7. 7,0 7,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  9. Ganga ortega
  10. Hernández de Miguel, Carlos (2019). «Campo de concentración de Puerto del Rosario». Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. pp. 43 kaj 450-451. ISBN 978-84-666-6478-3.
  11. Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. pp. 448-449. ISBN 978-84-666-6478-3.
  12. María Serrano Velázquez (29a de novembro 2019). «Los campos de concentración que Franco abrió en los 50 para "reformar" al colectivo homosexual en Canarias». Publico.es.
  13. Eduardo Robaina (2a de novembro 2018). «Un campo de concentración para aislar a los gays del turismo».
  14. Víctor M. Ramírez (17a de majo 2016). «Los homosexuales durante el franquismo: vagos, maleantes y peligrosos». Eldiario.es.
  15. 15,0 15,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puerto del Rosario en la hispana Vikipedio.