Bopala tragedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bhopala tragedio)
Lokalizo de Bopalo en Barato.

la Bopala tragedio okazinta dum la nokto inter la 2-a kaj la 3-a de decembro 1984, estas la plej grava industria katastrofo ĝis nun.

Pro eksplodo en fabrikejo de la firmao Union Carbide (kiu poste alinomiĝis al Dow Chemical) tunojn da metilocianato (H3C-N=C=O)[1], potenca gasa veneno, ellasiĝis en la aero de la urbo Bopalo. Oficiale, 3 828 loĝantoj mortis kaj centoj da miloj da aliaj suferis sekvaĵojn pli malpli daŭrajn, eĉ definitivajn. Fakte, la reala nombro da mortoj restas nekonata: oni parolis pri 10 000 mortintoj.

Warren Anderson, tiama estro de Union Carbide, akuzita de murdo far de la barata juĝpovo, neniam prezentiĝis al sia proceso. Li nun vivas en Long Island.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kemiaj afiksoj en la Esperanto-centro laŭ Jan Pióro, Kemiaj Afiksoj, Warszawa, 1966 (Vd afikson Cian-)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]