Biblia Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Biblia Revuo estis esperantlingva revuo, kiu eldoniĝis inter 1967 kaj 1985. Ĝi aparte estis forumo por kunlabori pri Esperantaj tradukoj de la Biblio. Eldoninto estis organizaĵo Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) fondita en 1967, kies celo estis inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis: tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. Komence ĝia ĉefredaktoro estis Angelo Duranti, almenaŭ ĝis 1969. Poste la postenon transprenis Donald Broadribb en Melburno, kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, arkeologio, antikva historio, esperanto-filologio, biblioscienco. Post kiam li abdikis ĉefredaktorecon, en 1975 transprenis ĝin Henryk Herbert Paruzel. Sed li mortis du jarojn poste, kaj en 1977 sekvis kiel ĉefredaktoro Douglas Gregor. La revuo Biblia Revuo ĉesis en 1985, probable por dediĉi tutan forton nur al la kompilado de ”Nova Ekumena Biblio".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]