Biblio de Kralice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bible kralická
traduko de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
vdr

Biblio kralica (ĉeĥe Bible kralická) estas ĉeĥa presita biblio, kiun el la devenaj bibliaj lingvoj (la hebrea, la aramea kaj la greka) tradukis tradukistoj kaj teologoj de la devena Unueco de fratoj. Ĝi ricevis sian nomon laŭ loko de preso, kiu estis sudmoravia Kralice. Tio estas la unua ĉeĥa traduko de la biblio el la devenaj lingvoj, ne perigite el la latina Vulgato.