Biblioteka Apogo Bachrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Biblioteka Apogo Bachrich daŭrigas la tradicion de la iama Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies bonhavon donacis ges-roj Thorsen kaj kiu helpis pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj ekde 1997 ĝis 2011.

La fondaĵon "Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich" UEA povis starigi en 2014 per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich.

2014: Subvencion ricevis Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki (€ 363), Bonaera Esperanto-Asocio (€ 258), Interkultura Centro Herzberg (€ 237), Unuiĝo Togolanda por Esperanto (€ 229), Reinhard Haupenthal (€ 206), Triesta Esperanto-Asocio (€ 130), Kulturdomo de Esperanto Grésillon (€ 77).

2015: Subvencion ricevis Biblioteko Carlos Domingues de Brazila Esperanto-Ligo (€ 180), Bulgara Esperanto-Asocio (€ 191), Esperanto-biblioteko en Rumonge (Burundo; € 377), Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy (€ 133), Filipina Esperanto-Junularo (€ 157), Dokumenta Esperanto-Centro (Kroatio; € 145), Esperanto Nicaragua (€ 158) kaj Biblioteko de "La Ondo de Esperanto"(Rusio; € 156).

2016: Biblioteko Carlos Domingues, Brazilo (104,70 €) - Esperanto-Biblioteko de Instituto Zamenhof, Togolando (174,20 €) - Kroata Esperanto-Ligo (157,50 €) - Infanoj ĉirkaŭ Afriko, Benino (353,10 €) - Interkultura Centro Herzberg, Germanio (166,73 €) - Bolonja Esperanto-Grupo “Achille Tellini 1912”, Italio (83,25 €) - Ĉeĥa Esperanto-Asocio (159,67 €) - Triesta Esperanto-Asocio, Italio (123,22 €) - Esperanto-Societo “Tibor Sekelj” Subotica, Serbio (198,79 €).

2017: Kolombia Esperanto-Ligo (231,05 €), Berlina Esperanto-Ligo (123,92 €), Slovakia Esperanto-Federacio (164,93 €), Brazila Esperanto-Ligo (224 €), Kuba Esperanto-Asocio (327,05 €), Asocio Solidareca Bonvolo (Kongo, DR, 61,00 €), Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio (235,95 €), Triesta Esperanto-Asocio (Italio, 133,78 €).

2018: Flandra Esperanto-Ligo, Belgio -- € 112,02; Centre d’Orphelinat La Providence, Benino -- € 91,75; Esperanto-Klubo Kariri, Brazilo -- € 110,50; Biblioteko Jerônimo dos Santos (Potigvara Esperanto-Asocio), Brazilo -- € 108,75; Biblioteko Carlos Domingues (Brazila Esperanto-Ligo), Brazilo -- € 111,05; Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo -- € 108,25; Esplora Societo Auta de Souza, Brazilo -- € 82,00; Esperanto-Muzeo en Svytavy (Ĉeĥa Esperanto-Asocio), Ĉeĥio -- € 107,20; Esperanto-Kulturdomo Kastelo Greziljono, Francio -- € 107,78; Espoteko (Berlina Esperanto-Ligo, Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio), Germanio -- € 106,32; Interkultura Centro Herzberg, Germanio -- € 103,87; Bibliot! eko-Arĥi vo Petro Nuez (Kataluna Esperanto-Asocio), Hispanio -- € 109,60; Triesta Esperanto-Asocio, Italio -- € 106,42; Moskva Esperanto-Biblioteko, Rusio -- € 111,00; kaj Klubo Verda Stelano, Ugando -- € 142,95.