Bildung

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bildung (en germana: "edukado, formado, ktp.") referencas al la germana tradicio de mem-kultivado (rilate al la germanlingva signifo por: kreado, bildo, formo), en kiu filozofio kaj edukado estas ligataj en maniero kiu referencas al procezo de kaj persona kaj kultura maturigo. Tiu maturigo estas priskribita kiel harmoniigo de la individua menso kaj koro kaj en unuigo de la memeco kaj identigo ene de pli larĝa socio, kiel evidentas en la literatura tradicio de Bildungsroman.

Tiukadre, la procezo de harmoniigo de menso, koro, memeco kaj identeco estas atingita tra persona transformado, kiu prezentas defion al la individuaj akceptitaj kredoj. En la verkoj de Hegel, la defio de persona kresko ofte enhavas agonian aliigon el la propra "natura konscio" kio kondukas al la reunuigo kaj disvolvigo de la memo. Simile, kvankam socia unueco postulas bone formitajn instituciojn, ĝi postulas ankaŭ diversecon de individuoj kun la libero (en la pozitiva senco de la termino) por disvolvigi ampleksan varion de talentoj kaj kapabloj kaj tio postulas personan "agecon". Tamen, anstataŭ fina stato, kaj la individua kaj la socia unuigo estas procezo kiu estas farata per kontinua negado.

Tiukadre, edukado enhavas la formadon de la homa estaĵo rilate al sia propra homeco same kiel al sia denaskaj intelektaj kapabloj. Tiel, la termino referencas al procezo iĝadi kio povas esti rilata al procezo iĝadi ene de ekzistadismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bruford, W.H. (1975). The German Tradition of Self-Cultivation: Bildung from Humboldt to Thomas Mann, London: Cambridge University Press.
  • Wood, Allen W. (1998). "Hegel on Education," Amélie O. Rorty (eld.) Philosophy as Education. London: Routledge, 1998.