Biosintezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biosintezo - angle biosynthesis, germane Biosynthese - laŭ vortoradikoj el la greka lingvo signifas "integrigo de la vivo". En la fako psikoterapio la vorto signas medicine kaj profundpsikologie bazitan psikoterapian konceptaron, kiu ekde la 1980-aj jaroj evoluis de la angla terapiisto David Boadella kaj lia svisa edzino Silvia Specht Boadella, kaj ekde tiam de ili kaj pliaj membroj de la "internacia trejna fakultato pri biosintezo" en teorio kaj praktika apliko konstante pluadaptiĝas.

Celo estas malfiksi korpajn, psikajn kaj pensajn blokiĝojn kaj harmoniigi tiujn tri areojn de homa ekzisto. El la vido de la biosinteza instruo tiuj tri areoj de homeco esprimiĝas en sep vivaj agejoj, ekzemple la lingvo, la spira ritmo, la evoluo de homaj interrilatoj aŭ en la muskola tensiogrado.

Blokadoj en la vivaj agejoj ofte esprimiĝas en la formo de malfacilaj kaj suferaj homaj interrilatoj, zorgoj kaj angoroj, per la sento de senenergieco aŭ per psikosomatikaj problemoj. Malpli facile percepteblas pli "malgrandaj reagoj", ekzemple daŭre tensia muskolaro, malregula spirado, neesprimitaj emocioj, esprimoj senintence vundantaj aliajn homojn aŭ negativa memkoncepto.

Kiel ĝis nun sola korpopsikoterapia metodo, la biosintezo de la Eŭropa Ligo pri Psikoterapio ricevis sciencan agnoskon.

Terapia koncepto[redakti | redakti fonton]

La fokuso de biosinteza terapio laŭ informoj de la Internacia Instituo pri Biosintezo estas subteni la terapian "klienton" superi blokiĝojn en la plej facile atingebla viva agejo, por pli kontaktiĝi kun la internaj memreguligaj mekanismoj.

La terapiistoj havas plej diversajn metodojn por akompani tiun proceson. Ili interalie ampleksas interparoladon, korpan komunan ekzercadon de spirado aŭ de moviĝoj por maltensiigi la muskolaron, "laboradon" pri la klientaj emocioj, pri "internaj bildoj", sonĝoj kaj fantazioj. La terapiisto elektu sian metodon laŭ la reagoj de la kliento.

Celo de la terapia akompano estas, harmoniigi la vivajn agejojn. Temas alproskimiĝi al naturaj impulsoj pri moviĝoj, al ekvilibra spirado, al dialogaj kaj malferme renkontaj interhomaj rilatoj, al emocia klareco, al komunika kaj helpa, ne konfliktiga, uzo de la lingvo kaj al kreema utiligo de internaj bildoj. En tia ekvilibro ankaŭ ree eblu "aŭdi la voĉon de sia koro", do percepti sian intuicion kaj subkonscion, kaj povi laŭ agoj sekvi tiun propran intuicion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • David Boadella: Biosynthese-Therapie. Grundlagen einer neuen Körper-Psychotherapie (germane: "Biosinteza terapio. Bazoj de nova korpa psikoterapio"), 64 paĝoj, 1-a eldono 1989, ISBN 3-926692-00-6
  • David Boadella: Lifestreams: An Introduction to Biosynthesis (poŝlibro, angle: "Vivorojoj: Enkonduko en la biosintezon"), 248 paĝoj, eldonejo Routledge Kegan & Paul, novembro 1987, ISBN 0-7102-1145-7, respektive Befreite Lebensenergie. Einführung in die Biosynthese (poŝlibro, germane: "Liberigita viva energio. Enkonduko en la biosintezon"), 255 paĝoj, eldonejo Kösel, 3-a eldono aŭgusto 1991, ISBN 3-466-34261-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]